☆
Inter amikoj de poeto, multaj ankaux estas poetoj. Dum ilia interamikigxo okazis ankaux multaj interesaj anekdotoj ilustritaj de poemoj. En la libro Tajping-a Ampleksa Antologio (Vol.201)legigxas rakonto pri la unua intervidigxo de Li Bai kaj He Zhizhang:
☆ Kiam Li Bai la unuan fojon venis de Sichuan al la metropolo Chang'an, li logxis en hotelo. Cxar jam delonge informigxis pri la granda famo de Li Bai, s-ro He Zhizhang, cxefo de la Imperia Sekretariato, vizitis al Li Bai. Je la unua vido s-ro He jam estis imponita de la neordinara trajto de Li Bai, kaj li petis ke Li Bai montris siajn poemojn por lia lego. Li Bai do prezentis al s-ro He sian poemon "La Malfacileco de la Vojo al Shu". Antaux ol finlegi la poemon, s-ro He jam aplauxdis foje refoje, kaj li admire donis al Li Bai kromnomon Degradita Feo.
Li Bai estis gxisosta drinkemulo. Kaj s-ro He Zhizhang ecx demetis de sia zono oran testudon, kiun li lombarde pagis kiel garantiajxon por acxeti vinon kaj kune gxuis kun Li Bai la delican kundrinkon.
Ambaux ofte drinkis gxis ebria fandigxo. kaj pro tio pli grandigxis ilia famo kiel bravaj drinkemuloj. S-ro He Zhizhang ankaux legis la poemon Korvo sur Gusu-teraso de Li Bai. Aprezante la versajxon li admiris: "Ho, tiu cxi poemo vere povas kortusxis la fantomojn kaj diojn gxislarme!"
En la mondo estas tre malfacila afero ekkoni la veran heroon per akravido antaux lia famigxo. Okaze de la unua intervidigxo, Li Bai ankoraux estis senranga “plebano”,dum He Zhizhang jam estas kortegano, fama poeto. Tamen He Zhizhang povas meminiciate veni al hotelo viziti Li Bai, admire nomi lin “Feo Degradita”. He Zhizhang ecx volonte pagis la kundrinkon lombarde per sia ora testudo. Ho, jen kiom granda favoro, kiun Li Bai ne povis forgesi dum sia tuta vivo. Post forpaso de He Zhizhang, Li Bai versis la poemon <Antaux Drinko Rememori Pri S-ro He Zhizhang> je lia honoro.
La “Siming Sinjoro Senbrida”en la unua verso estas alnomo de He Zhizhang. La“Gast' de Kronprinco”en la dua verso estas unu el la funkcioj de He Zhizhang: Instruisto de Kronprinco. La anekdotoj menciitaj en la sekvaj versoj estas facile kompreneblaj por legantoj de la supremenciita citajxo el la libro Tajping-a Ampleksa Antologio.
☆ Kaj Li Bai ankaux versis karmemore pri s-ro He Zhizhang:
Mi volas orienten vojagxi trans rivero.
Sed nun al kiu levos tason por drinki kune?
Vole-nevole do revenigu vin-boaton.
Cxe Jishan-monto vivas Sinjoro He jam plu ne!
(Tradukis Guozhu)
La du poemoj ambaux montras profundan karmemoron de Li Bai pri sia forpasinta amiko, poeto kaj kundrinkanto.
(Ecxino 2013-01-20)
☆
诗人的朋友之中往往也有许多是诗人。诗人在与诗人朋友交往中,往往会留下许多动人的故事和诗篇。《太平广记》卷第二百一中就有李白与贺知章初次见面的记载:
☆李太白初自蜀至京师,舍于逆旅。贺监知章闻其名,首访之。既奇其姿,复请所为文。出《蜀道难》以示之。读未竟,称叹者数四,号为「谪仙」,解金龟换酒,与倾尽醉。期不间日,由是称誉光赫。贺又见其《乌栖曲》,叹赏苦吟曰:「此诗可以泣鬼神矣。」
世间难的是识英雄于未遇之时。李白与贺知章初次见面时,李白尚为“布衣”,而贺知章已是朝廷命官及名诗人。贺知章却能够主动去旅舍拜访李白,称他为“谪仙”,还解金龟换酒,与倾尽醉。这是多么大的情分!令李白终生难忘。贺知章去世之后,李白写下了《对酒忆贺监》来怀念他。第一行的“四明狂客”是贺知章的号。译文第二行用到“太子宾客”是贺知章曾经担任过的职务之一(太子的老师)。其后几句谈到的典故,在前引的《太平广记》中,都说到过。读者不难理解。
☆李白还有一首忆贺知章的诗:
欲向东南去,定将谁举杯。
稽山无贺老,却棹酒船回。
以上两首诗歌,都表现出李白对于故友、诗友、酒友贺知章的深切怀念。
Guozhu
Kia laboro, tia valoro