看了2014-09-04央视二台《消费主张》介绍武汉热干面的节目后,写了这首诗歌。
☆ Wuhan en Mia Koro
Wuhan --- la plej aminda en mia koro,
por naux provincoj krucigxej' avenua.
Okazis en jar' mil nauxcent dek-unua,
epokfara revolucio kun gloro.
Liuta Teraso cxiam je memoro.
Imponas fama Pavilono Flavgrua.
Wuhan --- la plej aminda en mia koro,
por naux provincoj krucigxej' avenua.
Nun progresas je cxiu tago kaj horo,
la urbo sxangxigxas pli kaj pli influa.
Allogas nia urbo per vivo brua,
per frandajx-furoro kaj folklora moro.
Wuhan --- plej kara hejmo en mia koro!
(Ecxino 2014-09-06)