Centjara Cicio 刘延东论叶君健
此主题相关图片如下:
Vortoj pri Cicio Mar far Liu Yandong,
membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de CxKP,
vic-cxefministro de la Sxtata Konsilantaro
(2014-12-04)
Okaze de la Centjara Jubileo de Cicio Mar (Ye Junjian, 1914-1999) en 2014-12-07, mi esprimas mian profundan karmemoron. Respektinda s-ro Cicio Mar estas granda tradukisto kaj literaturisto de Cxinio, veterana menbro de la Cxina Demokratia Ligo, sincera amiko de la Cxina Komunista Partio, li ankaux estas monde famkonata batalanto kontraux fasxismo, ambasadoro por kultura interfluo inter Cxinio kaj aliaj landoj. Per sia neordinara vivo s-ro Cicio Mar influis multe da personoj en intelektula rondo en kaj ekster Cxinio. Li faris eminentajn kontribuojn por propagandi cxinan revolucion, disvastigi cxinan kulturon, konstrui modernan socialisman landon. Tio vekis nian respekton kaj admiron. Ni neniam forgesos lin.
Cxinaj intelektuloj, precipe junuloj, devas lerni la brilajn agojn kaj noblan bonvirton de s-ro Cicio Mar. Ni kontribuu nian pozitivan forton por fari pli radianta la elstaran kulturon de Cxinio, konstrui potencan lando de kulturo, kaj realigi la cxinan songxon pri la granda relevigxo de la cxina nacio.