Erosxenko125爱罗先珂(2)
此主题相关图片如下:
* 02
Kvankam kun neniu armilo fera,
oni rigardas lin ofte dangxera.
02 * 手无寸铁一盲人,总被当局不放心
Esperanto donas netakseble gravan influon por sxangxigxo de la vivo de Erosxenko. Post kontakto kun Esperanto, certe okazas sxangxoj en vivo de ordinara homo. La vivo farigxas ne plu banala, cetere Erosxenko origine estis neordinara. Li lernis en la blindula lernejo sume naux jarojn dum 1899-1908. Post diplomigxo, Erosxenko aligxis al
blindula orkestro de granda restoracio en Moskvo(Jagor-restoracio)kiel violonisto. Tiam li interkonatigxis kun Anna Sxarapova (1863-1923), kiu estas bofratino de Pavel Birjukov, discxiplo kaj biografo de Lev Tolstoj. Anna Sxarapova estis instruistino de angla lingvo, fervora disvastiganto de Esperanto. Sxi instruis al Erosxenko Esperanton kaj anglan lingvon. Tiel, 18-jara Erosxenko ellernis (en 1908) Esperanton. En 1912 Erosxenko vojagxis al Anglio kaj eklernis en la Normala Regxa Kolegio por Blinduloj.
Erosxenko estis suficxe inteligenta. Post nelonga lernado sub instruado de Anna Sxarapova, Erosxenko jam povis paroli tre flue en Esperanto. Prononco de Erosxenko estas unuaranga, poste li gajnis la unuarangan premion de plej bona Esperanta prononco en la 15-a Universala Kongreso de Esperanto (1923-07,Nürenbergo Germanio).
世界语对爱罗先珂生活的变化有着不可估量的重要影响。一个平凡普通的人,在接触到了世界语后,生活会发生变化,变得不再平凡。何况爱罗先珂本来就不平凡。他于1899-1908年在盲人学校求学九年。毕业以后在莫斯科一家饭店(雅可尔饭店)乐队演奏小提琴。结识了安娜·沙拉波娃(托尔斯泰传记作者比留可夫的小姨)。安娜是英语教师,又是热心的世界语传播者。就教爱罗先珂世界语和英语。这样,爱罗先珂18岁时(1908)学会了世界语。1912年赴英国皇家盲人学院学习。
爱罗先珂悟性颇高,师从安娜·沙拉波娃不多久就能够说一口流利的世界语。他的世界语发音,水平一流,后来曾经在第15届国际世界语大会(UK,1923-07, 德国纽伦堡)上荣获最佳世界语发音一等奖。