Erosxenko donis prelegojn en pluraj altlernejoj en Pekino. Tiuj, kiuj interpretis por li, estis Zhou Zuoren (el Esperanto), Hu Shi(1891-1962, el la angla lingvo)kaj s-ro Geng Mianzhi(1899-1947). Kiam Erosxenko logxis en Badaowan, japanaj sekretaj policanoj embuskis cxe la enirejo de la strateto por gvati lian agadon. Kiam lokaj policanoj venis gxeni, Zhou Zuoren donis garantion por Erosxenko. Neimageble, ke pri la preciza tempo kiam Erosxenko foriris de Pekino al Euxropo (1923-04-16 ptm), nun ni legas de la telegramo “n-ro SP 1351”sendita de la japana sekreta polico. En somero de 1922, Erosxenko vojagxis al Finnlando por cxeesti la 14-an Universalan Kongreson de Esperanto. Pro tio, ke li revenis al Pekino malpli frue je 4 tagoj ol la planita tagordo (forvojagxis de Pekino en 1922-07-03, revenis en 1922-11-04), la fratoj Zhou ambaux sentis maltrankvilon. S-ro Lusin verkis la novelon <La Komedio de la Anasoj> kaj Zhou Zuoren verkis por li sinsekve tri artikolojn (poste estis kolektitaj sub komuna titolo S-ro Erosxenko kaj Guozhu faris esp-igon) . Zhou Zuoren publikigis tion en jxurnalo de Pekino. Samjare en vintro, Li Dazhao(1889-1927) skribis leteron al Zhou Zuoren, kun propono ke en la vintra ferio ili kun Erosxenko kune vizitu al urbo Wuhan cxeesti simpozion laux invito de Hu Xiaoshi(1888-1962).
爱罗先珂到北京各校演讲,给他作翻译的有周作人(世界语)、胡适(1891-1962 英语翻译)和耿勉之(1899-1947)。爱罗先珂住在八道湾时,日本特务追踪到巷子口监视他的行踪。警察局来找麻烦时,是周作人为他出具担保。爱罗先珂离开北京赴欧的准确时间(1923年4月16日午后),居然是由日本特务的电报“高警第1351号”文件记载。1922年夏天,爱罗先珂去芬兰参加第14届国际世界语大会,因为比说好了的时间晚回来了四天(1922年7月3日离京,11月4日返回),引起周氏兄弟的不安。鲁迅先生为此写了《鸭的喜剧》,周作人为他接连写了三篇文章(合称《爱罗先珂君》),发表在北京的报纸上。那年冬天,李大钊(1889-1927)写信给周作人,提议寒假时,约爱罗先珂一起,应胡小石(1888-1962)之邀到武汉去参加学术会议。
Guozhu
Kia laboro, tia valoro