☆
Amo estas nefinversebla temo en poezio. Cxar la tempo, scenejo, geamatoj, medio, animstato ktp de cxiufoja amo nenial estas tute samaj, tial cxiuj ampoemoj ankaux neniam estas tute samaj.
Li Shangyin versis seriojn da ampoemoj nomataj“Sentitole”. Enhavo de tiu cxi peco estas forta amsopiro de viro pri sia amatino tiel malproksima kiel cxe la cxielrando.
La unua verso“Post vana rendevuo via spur'/ ne plu aperas. ”komencas la poemon frape.
La dua verso “Lunas en auxroro.”pri pejzagxo sekvas sxajne iom netiom intime.
La sekva versduo pri longa disigxo. La tria verso pri songxo kauxzita de amsopiro. La kvara verso pri letersendo post vekigxo. Kiam la letero estos preta, kandellumo duonhele prilumas kurtenon kun birddesegno brodita per ora filigrano, sur la lotusa kuseno versxajne ankoraux sxvebas delikata bonodoro parfumita de mosko.
Skribo de la kvina kaj sesa versoj pri medio en la cxambro koloras kun abunde da simbolaj aludoj. La kvina verso prenas la realon songxa kaj la sesa verso prenas songxon reala. Ili vivece redonas la momentan misimpreson de iluzio.
La lasta versduo per la legendo pri Liu Chen, kiu malsukcesis por retrovi sian amatinon en felando, akcentas pri la baro en amo. La vortoj“jam”kaj“pli foras”krescxende montras la netransireblecon de la baro.
La tuta poemo versas disigxbedauxron cxirkaux“songxo”, sed ne laux la vico de disigxo —— sopiro —— songxo —— vekigxo. Unue gxi skribas pri la stato post vekigxo, poste la versoj rakontas miksante la bildojn en kaj post la songxo, realan kaj fikcian, tiel kreante la artan mondon sxajne en songxo aux realo; vere en songxo kaj realo. La tuta poemo legigxas cxarme ambigua kaj vizia.
(Ecxino 2014-10-11)
☆
爱情是诗歌中永远写不完的题目。因为每一场爱情的时间、地点、当事人、环境、心情……都不可能相同,所以爱情诗歌也就不可能千篇一律。
李商隐写过许多以《无题》命名的爱情诗。这一首写的是一位男子对身处天涯海角的情人的深切思念之情。
首句“来是空言去绝踪”凌空而起,次句“月斜楼上五更钟”宕开写景,两句若即若离。
颔联写远别,上句写远别思念成梦,下句写醒后寄书。梦醒书成之际,残烛的余光半照着用金钱绣成翡翠鸟图案的帷帐,芙蓉褥上似乎还依稀浮动着麝熏的幽香。
第五、六两句对室内环境气氛的描绘,很富有象征暗示色彩。上句是以实境为梦境,下句是疑梦境为实境,写恍惚迷离中一时的错觉与幻觉极为生动传神。
尾联借刘晨重寻仙侣不遇的故事,点醒爱情阻隔,“已恨”“更隔”,层递而进,突出了阻隔之无从度越。
全篇围绕“梦”来写离别之恨。但它并没有按远别——思念——入梦——梦醒的顺序来写。而是先从梦醒时情景写起,然后将梦中与梦后、实境与幻觉来柔合在一起,创造出疑梦疑真、亦梦亦真的艺术境界,使全诗充满迷离恍惚的情怀。
Guozhu
Kia laboro, tia valoro