此主题相关图片如下:
Su Shi (1037—1101)
UNUA VIZITO AL LA RUGxA KLIFO*
En la auxtuno de la jaro renxu (1082), je la deksesa de la sepa monato, mi plezurecele veturis per boato kun kelkaj amikoj al la Rugxa Klifo. Blovis frida zefiro, kvieta estis la akvo. Mi levis pokalon kaj tostis al miaj amikoj, kaj ni skandas la odon pri la plenluno kaj kantis la versajxon pri belulino. Post iom da tempo la luno levigxis super la orientan monton kaj kvazaux vagis inter Cxerpilo kaj Bovpasxtisto**. La rivero vaste etendigxis, kovrite de blanka vapornebulo, kaj la lumo sur la akvo kunfandigxis kun la cxielo. Ni lasis nian boaton flosi, kien gxi volis, kiel fragmita folio sur la senlima akvomaso, kaj ni sentis nin tial liberaj, kvazaux ni rajdus sur facila vento, nin portanta al iu nekonata loko, kaj tiel malpezaj, kvazaux ni forlasus cxi-homan mondon kaj farigxus flugpovaj senmortuloj.
La vino gajigis nin, kaj ni ekkantis, batante la takton sur la boatrandoj. Jen la kanto:
Frapu la lunon rebrilantan en la akvo, kontraux lum’ fluanta;
Cxar senlima, forta sopiro min tiras foren.
Foren al mia kara, kiu estas tie en la alia fino de cxielo.
Iu el la amikoj, kiu estis bona flutisto, ludis akompanon al nia kanto. La tonoj gxemis kaj singultis, kvazaux li estus plendanta, sopiranta, ion rakontanta. La sxvebanta postsono tirigxis kiel silka fadeno, kiu ne rompigxis, gxis gxi vekis al dancado la drakojn, sin kasxantajn en mallumaj kavernoj, kaj elvokis larmojn el vidvino, forlasita en sia soleca boato.
Malgxoja en la koro, mi rektigis min sidante kaj demandis gravmiene mian amikon, kial lia muziko estas tiel trista. Li respondis:
“La luno estas bela, la steloj estas disaj,
la korvoj kaj la pigoj flugas sudden…”
Cxu tiuj cxi versoj ne estas de Cao Cao***? Rigardu okcidenten al Xiakou kaj orienten al Wuchang. Jen, kiel interplektigxas la montoj kaj riveroj, kaj kiel imponaj ili sin prezentas en sia malhela verdo. Cxu cxi tie ne estas la loko, kie Cao Cao siatempe estis venkita de juna Zhou Yu****? Kiam li venkopleninte Jinzhou kaj konkerinte Jiangling, venis orienten laux la fluo de la rivero, liaj batalsxipoj sin intersekvis en vico mil liojn longa, kaj liaj flagoj kaj standardoj vualis la cxielon. Kiam li enversxis al si vinon vizagxe al la rivero kaj skandis sian poemon kun lanco en la mano transverse, li estis la heroo en sia tempo. Sed kie do li estas nun? Kompare kun li, ni estas nur fisxkapistoj kaj arbohakistoj sur la riveraj insuloj, kun fisxoj kaj salikokoj kaj cervoj kile kunuloj; ni veturigas nian boaton, tiel etan kiel folio, kaj tostas unu al alia trinkante vinon el botelkukurbaj cxerpiloj. Ni estas nenio alia ol efemeroj, kiuj cxi mondon vizitas tre mallongajn horojn, kaj ni estas tial malgrandaj, kiel greneroj en la vasta maro. Mi malgxojis, ke nia vivo estas pasema, kaj envias al cxi potenca rivero, kiu fluas senfine. Mi dezirus krocxigxi al flugpova senmortulo kaj migri en la senlima spaco, aux brakumi la belan lunon por vivi kun gxi eterne. Sed ve! Sciante, ke tio ne estas facile atingebla, mi konfidas cxi tonojn, kiuj esprimas miajn sentojn, al la vento trista.”
“Cxu ankaux vi iam pripensis la akvon kaj la lunon?” mi diris. “Akvo cxiam fluas, sed neniam forigxas; la luno cxiam Kreskas kaj malkreskas, sed nek pligrandigxas nek malgrandigxas. Se vi rigardas la sxangxigxeman aspekton, la universo pasas en palpebruma dauxro; sed se vi rigardas la sensxangxan aspekton, cxiuj estajxoj inkluzive de ni mem estas nepereeman. Nu, kial do via envii? Cetere, cxiu estajxo en cxi mondo havas sian posedanton, kaj ecx unu hareton, kiu ne estas mia, mi neniel povas preni al mi. La solaj esceptoj estas la frida zefiro sur la rivero kaj la hela luno inter montoj. La antauxa, kaptite de niaj oreloj, farigxas muziko, kaj la dua, renkontite de niaj okuloj, sxangxigxas al koloro. Cxi tiujn du ni povas libere servigi al ni kaj gxui por cxiam. Ili estas neelcxerpeblaj trezoroj, liveritaj al ni de la Kreinto, kaj ni cxiuj povas partopreni en ilia gxuado.”
Mia amiko gxojigxis kaj ekridis. Ni lavis la pokalojn kaj ree enversxis al ni vinon. Post kiam ni finis la pladojn kaj fruktojn. La pokaloj kaj tereloj estis lasitaj en malordo. Kaj ni cxiuj kusxigxis dormi en la boato, apogante la kapon unu sur alia, kaj ne rimarkis la lumigxon jam cxe la orienta horizonto.
-------
*La Rugxa Klifo— konata kiel loko, kie estis batalkampo en la epoko de Tri Regnoj (220—280), situas en la nuna gubernio Jiayu, prov. Hubei.
**la Cxerpilo kaj Bovpasxtisto— nomoj de du konstelacioj.
***Cao Cao (155—220)— fama generalo kaj sxtatestro dum Tri Regnoj, kiu volis konkeri Wu-regnon, sed estis venkita de Zhou Yu en 208 P.K.
****Zhou Yu— generalo de Wu-regno dum Tri Regnoj, kiu venkis Cao Cao-n en la batalo ?e la Ru?a Klifo, tiam li nur estis 24-jara.
elcxinigis Wang Chongfang (Penseo 5)