DUA VIZITO AL LA RUGxA KLIFO*
Je la dekkvina de la deka monato de la sama jaro, kiam la luno estis plena, mi piede ekiris de Negxa Halo por reveni al Lingao, akompanata de du amikoj. Nia vojo kondukis preter Flavkota Deklivo. Jam estis la sezono de prujno, la arboj perdis cxiujn siajn foliojn. Niaj korpoj jxetis ombrojn sur la teron, kaj levinte la okulojn, ni povis vidi la helan lunon. Admirante la cxirkauxan pejzagxon, ni gxoje kantis hxorajxojn dum la vojo.
Post iom da tempo mi suspires kaj diris, “Cxi tie ni havas amikojn, sed ne vinon; kaj ecx ni havas vinon, ni ne havas pladojn indajn je gxi. La luno estas brila kaj la zefiro fresxa — kiel do ni pasigos tian belan vesperon?”
Iu el miaj amikoj respondis, “Gxuste antaux la vesperigxo hodiaux mi kaptis fisxon per mia reto. Gxi havas grandan busxon kaj malgrandajn skvamojn kaj estas io simila al perko el Song-rivero. Sed de kie ni povas havigi al ni vinon?”
Kiam ni revenis hejmen, mi konsiligxis kun mia edzino, kaj sxi diris, “Mi konservas botelegon da vino dum longa tempo, kiu estas destinita por via uzo en okazo de subita bezono.” Do preninte kun ni la vinon kaj la fisxon, ni ekiris fari ankorauxfojan viziton al la Rugxa Klifo.
La rivero brue fluis preter klifoj turantaj je mil futoj; la altaj montoj kontraste malgrandigis la lunon, kaj la mallevigxinta akvo malkovris rokojn. Kvankam pasis ne longa tempo de post mia unua vizito, tamen la pejzagxo jam sxangxigxis gxis nerekonebleco. Mi levis mian robon kaj faris grimpadon. Mi pasis sur akreangulajn rokojn, faris al mi vojon tra la dense kreskantaj sovagxaj herboj kaj dornoj, kauxrigxis sur sxtonblokoj en fantaziaj formoj de tigro kaj leopardo, ascendis helpe de rampaj plantoj similaj al drakoj kaj serpentoj, gxis mi atingis la altegan neston de akcipitro, por rigardi malsupren al la kasxita logxejo de la dio de l’ akvo. Tamen miaj du amikoj ne povis min sekvi. Mi do komenci voki al ili per forta, tirata vocxo. La arboj kaj arbustoj ektremis, la montoj kaj valoj ehxe resonis, vento levigxis kaj ondoj sxveligxis. Kaptita de subita tristo kaj ektimo, mi ne kuragxis plu resti tie. Mi ekiris returne kaj revenis al nia boato. Ni lasis nian boaton drivi, kien gxi volis, en la mezzo de la rivero. Jam estis prekaux noktomezo kaj cxirkauxe regis silento. Tiam unu soleca gruo, kiu estis transfluganta la riveron, venis de la oriento super nian boaton. Gxi havis flugilojn similajn al cxarradoj, estis vestita en blankaj kaj nigraj plumoj kun longa, akra krio gxi preterflugis super nia boato okcidenten.
Post iom da tempo miaj amikoj foriris kaj mi kusxigxis dormi. En songxo mi vidis, ke taoista pastor en sxvebanta robo el plumoj preterpasas mian domon en Lingao. Li salutis min per kunmeto de la manoj kaj diris, “Cxu vi gxuis vian viziton al la Rugxa Klifo?” Kiam mi demandis pri lia nomo, li klinis la kapon kaj donis nenian respondon. “Ha, mi scias!” mi ekkriis, “cxu vi ne estas tiu, kiu preterflugis super mi lastanokte?” La pastro jxetis rerigardon al mi kun rideto. Mi vekigxis de surprizo. Sed kiam mi malfermis la pordon por rigardi, mi povis trovi nenian postsignon de li.
*bv. legi Penseon n-ro 5
elcxinigis Wang Chongfang