此主题相关图片如下:
Reunuigxo de Geedzoj Dank' al Rompigita Spegulo
Xu Deyan, sekretario de princido en Chen-dinastio, havis edzinon, kiu estis juna fratino de la regxo Chen Houzhu kaj honorita per la titolo Princino Lechang. Sxi havis senkomparan belecon kaj talenton. Siatempe la regado de Chen-dinastio iris en senorda kaoso. Xu Deyan antauxsentis la disfalon de la regximo kaj diris al sia edzino: "Kun tiel elstaraj talento kaj beleco, vi certe falos en domon de potenca altrangulo post ruinigxo de la regximo kaj tiam ni dronos en eterna disigxo. Se antauxdestino favoros nin per eventuala revido, prefere ni havu ion kiel atestilon."
Kaj li rompis unu spegulon, ke ili ambaux konservu po duonon, kaj diris al la edzino: "Vendu tion en la deksesa de la unua monato en foiro, se mi trovigxus tie, mi iros sercxi tiun tagon."
Post falo de Chen-dinastio, la edzino Lechang efektive estis venigita en la domon de?Yue-duko Yang Su, kiu donis al la virino grandan favoron.
Dume Xu Deyan travivis mizeran migradon kaj, post la katastrofa renverso de la regximo li fine revenis al la metropolo, kaj li, laux malnova interkonsento, vizitis en la deksesa tago de la unua monato al foiro, kie maljuna servisto vendas duonan spegulon je tre kara prezo, kiu vekis mokridojn de publiko.
Xu Deyan invitis la maljunulon veni al lia logxejo, regalis lin per mangxajxoj kaj rakontis pri la okazintajxo. Xu Deyan eldonis sian duonan spegulon kiu bone konformis kun la alia duono vendata de la maljunulo tutajxon, kaj li surskribis versojn:
Post perdo de spegulo kaj edzino,
jes la spegulo sed sxi ne revenas.
Ne plu videblas Chang'e, la feino
de Luno. Ve! la spegul'nur malplenas.
Ricevinte la poemon, la virino Chen larmis, rifuzante cxian mangxon. Informigxinte pri tio, la duko Yang Su ankaux malgxojis kortusxite. Li vokis Xu Deyan alveni, por redoni la edzinon al li. Tia grandanima favoro imponis cxiujn auxskultintojn suspiri. La duko arangxis ke Xu Deyan kaj la virino Chen ambaux cxeestu festenon, kaj ordonis ke la virino improvize versu. Sxi do vocxlegis jene:
Kia sort'! Edzoj nova kaj malnova
kunsidas nun vizagxe-al-vizagxe.
Kiel konduti? Nek ridi nek plori
povintus mi min teni, malkuragxe.
Sxi estis permesita kune kun Xu Deyan reveni al la sudo trans Yangzi-rivero kaj kunvivis gxis oldagxo.
Ne persekuti la forsxteligxintan servistinon Hongfu, permesi reunuigxon de la geedzoj Lechang, tio cxiuj estis admirindaj heroajxoj far Yue-duko. Vere grandanima la cxefgeneralo! Kio menciinda la malvastanima kapitalo s-ro Shi!
Trad. Guozhu el la Amrakonto, vol. 4.