Jiang Fang (cx.780-830)
Jadeta
Dum Dali-erao (766-779), Tang-dinastio, vivis juna instruitulo Li Yi de Long'xi. En sia 20-jaragxo li jam trapasis la metropolan ekzamenon por la titolo de Jinshi (gxjinsxi-o), kaj, la sekvantan jaron, por partopreni laux devigo en la ankorauxfoja ekzameno por selekti sxtatoficistojn far la Ministerio de Civilaj Aferoj, li venis somere al la metropolo Chang'an en la sesa monato kaj logxis en Xinchang-kvartalo.
Li devenis el nobela familio, montrigxis jam en juneco senkompare elstara en beletroverkado, admirate ecx de veteranoj en literatura rondo. Kun memkontento pri sia talento, li tre deziris havi bonan edzinon, kaj longe sercxis inter famaj virinoj de la cxefurbo, sed vane.
En Chang'an vivis svatistino Bao, kiu estis la dekunua inter siaj gefratoj kaj hejma putino en la domo de imperiestra bofilo Xue, sed jam elacxetita kaj edzinigita antaux pli ol dek jaroj. Sperta en observado, kun lerta lango, Bao konis preskaux cxiujn gravajn familiojn en la metropolo, kaj, koncerne al informiteco pri amajxoj kaj konsilado pri amorado, vere okupis la unuan lokon. Akceptinte abundajn donacojn de Li Yi, sxi cxiel penadis por plenumi lian sinceran peton.
Post monatoj, en iu posttagmezo, kiam Li Yi sidis en la suda kiosko de sia logxejo, subite auxdigxis urgxa frapado sur la pordo — jen alvenis Bao. Supren tirante sian baskon, Li Yi kuris rentonti al sxi.
“Ho, kio favora venigis vin cxi tien ? Bao-njo !” demandis Li Yi.
Bao ekridis kaj respondis: “ Cxu vi havis dolcxan songxon ? Nun avalaris el cxielo feino, kiu avidas nenian ricxajxon, sed nur admiras talentan galantulon; unuvorte, sxi estas kreita por vi ! ”
Auxdinte tion, Li Yi eksaltis de gxojo kaj sentis sin kvazaux sxvebanta en aero. Tenante manon de Bao, li salutis kun danko kaj diris: “Mi volonte estu via sklavo dum tuta vivo ! Sed kie la feino logxas kaj kia estas sia nomo ?”
Bao respondis: “Sxi estis la plej juna filino de Princo Huo kaj nomigxas Jadeta. La princo tre dorlotis sin. Sxia patrino, Jinchi, estis lia favorata servistino. Kiam la Princo mortis, liaj filoj rifuzis agnoski sxin kiel fratinon pro la servistineco de sxia patrino. Do, ili donis al sxi porcion da ricxajxo kaj forsendis sxin kaj sxian patrinon aliloken. La patrino sxangxis sxian familian nomon al Zheng, kaj neniu sciis plu, ke sxi estas filino de la Princo. Mi neniam vidis, ke iu pli belas ol sxi, senkompare gracia kaj alttemperamenta. Cetere sxi lertas en cxio, precipe en muziko, versado kaj kaligrafado. Hieraux sxia patrino petis, ke mi trovu por sxi bonan junulon, indan je Jadeta. Mi detale rakontis pri vi. Fakte ili scias vian nomon. Sxia patrino tre gxojas pri mia svato. Ili logxas en la unua kortodomo, malaltporda, de la strateto Malnova Templo, Shengye-kvartalo. Mi jam fiksis la rendevuan daton. Iru morgaux tagmeze! Vi trafos, cxar ekstere de la strateto vin atendos servistino nomata Guizi.”