dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 霍小玉传(4)Jadeta

您是本帖的第 2578 个阅读者
树形 打印
标题:
霍小玉传(4)Jadeta
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
霍小玉传(4)Jadeta
    Dek tagojn post kiam Li Yi venis al sia oficposteno, li petis forpermeson por veturi al Luoyang viziti siajn gepatrojn. Antaux ol li revenis hejmen, lia patrino jam anticipe lin fiancxigis al lia kuzino,filino de familio Lu, renoma kaj potenca. Informite pri tio, Li Yi tute ne kuragxis protesti kontraux lia severa kaj obstina patrino. Malgrauxvole li vizitis kun donaco familion Lu kaj kune fiksis nuptan daton en proksima tempo.
    La renomaj kaj potencaj familioj cxiam postulis de fiancxo  milionon da moneroj, alie ili ne donos sian filinon. La familio Lu ne estis escepto, sed tiu de Li Yi estis malricxa. Por havi tiun grandan sumon li devis prunti, do li petis forpermeson por viziti al malproksimaj amikoj. Li veturadis cxien, tra la baseno de Huai- kaj Jangzi-riveroj, de auxtuno gxis la sekvjara somero. Konsciante ke li jam rompis sian jxuritan promeson al Jadeta kaj tro prokrastis je la difinita revena tempo, Li Yi sendis nenian informon al Jadeta por senigi al sxi esperon. Li ankaux petis siajn amikojn lasi al sxi nenian veran informon.
    Depost kiam Li Yi ne revenis je la promesita tempo, Jadeta cxiel klopodis por informigxi pri li, tamen sxi ricevis malsamajn, ofte ecx kontrauxdirajn informojn. Sxi ankaux konsultis multajn sortdivenisto kaj auxguristojn, sed vane. Sxi tiel trenis pli ol unu jaron, en cxagreno kaj maltrankvilo; fine sxi malsanigxis de grava turmento de malgxojo kaj marasme kusxis en soleca lito. Tamen sen informo de Li Yi tute ne sxanceligxis sxia amsopiro al li. Sxi   ankoraux de tempo al tempo donis monon al parencoj kaj amikoj por akiri de ili informojn pri Li Yi. Sxia klopodado estis tiel persista, ke sxia mono rapide elcxerpigxis kaj sxi ofte sendis sekrete siajn vestojn kaj kuriozajxojn al la lombardejo de Hou Jing'xian en la Okcidenta Bazaro.
    Iutage, servistino Huansha hastis kun ametista harpinglo al la lombardejo kaj renkontis maljunan jadiston, kiu iam laboris por kortego. Ekvidinte la harpinglon, li alparolis sxin:
    “Ho, cxi tiu harpinglo estas farita de mi mem !” li diris,“ Antaux kelkaj jaroj, por hartuberiha ceremonio de la plej juna filino, Princo Huo ordonis min fari harpinglon kaj rekompencis min per dek mil moneroj. Mi cxiam me moras tion. Sed kiu vi estas ? Kie vi akiris gxin ?”
    “Mia mastrino estas gxuste la plej juna filino de Princo Huo !”respondis la servistino. “Post dekadenco de sia bonstato, sxi edzinigxis al viro, sed li veturis al Luoyang kaj forlasis sin kun neniu informo. Poste sxi malsanigxis de melankolio kaj tiel suferis jam du jarojn. Nun sxi sendis min vendi la harpinglon por gajni per la mono informojn pri sia edzo.”
    Auxdinte tion, la maljuna jadisto kortusxite larmis. “Ho ve! Cxu posteulo de nobelo tamen falis en tiel mizeran staton ? Miaj tagoj en kadukeco jam estas ne multaj, sed la historio pri la princidino tiel misfortuna vere doloras mian koron !”"
    Kaj la maljuna jadisto kondukis la knabinon al la domo de Princino Yanguang. Auxdinte la rakonton pri Jadeta, ankaux la princino malgoje suspiris dum longa momento, kaj fine donis al la servistino 120 milojn da moneroj por la harpinglo.

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/8/11 4:56:18
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
到任旬日,求假往东都觐亲。未至家日,太夫人已与商量表妹卢氏,言约已定。太夫人素严毅,生逡巡不敢辞让,遂就礼谢,便有近期。
卢亦甲族也,嫁女于他门,聘财必以百万为约,不满此数,义在不行。生家素贫,事须求贷,便托假故,远投亲知,涉历江淮,自秋及夏。生自以孤负盟约,大愆回期,寂不知闻,欲断其望。遥讬亲故,不遣漏言。
玉自生逾期,数访音信。虚词诡说,日日不同。博求师巫,遍询卜筮。怀忧抱恨,周岁有余,羸卧空闺,遂成沈疾。虽生之书题竟绝,而玉之想望不移。赂遗亲知,使通消息,寻求既切,资用屡空。往往私令侍婢潜卖箧中服玩之物,多讬于西市寄附铺侯景先家货卖。
曾令侍婢浣沙,将紫玉钗一只,诣景先家货之。路逢内作小玉工,见浣沙所执,前来认之曰:“此钗吾所作也。昔岁霍王小女,将欲上鬟,令我作此,酬我万钱,我尝不忘。汝是何人?従何而得?”
浣沙曰:“我小娘子即霍王女也。家事破散,失身于人,夫婿昨向东都,更无消息。悒怏成疾,今欲二年。令我卖此,赂遗于人,使求音信。”
玉工凄然下泣曰:“贵人男女,失机落节,一至于此。我残年向尽,见此盛衰,不胜伤感。”
遂引至延先公主宅,具言前事。公主亦为之悲叹良久,给钱十二万焉。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/8/11 5:19:56

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询