ÊÔ×÷Ò»¸öתÌù£¨Í¼Æ¬ÒѾÔÚ±ðµÄÊÀ½çÓïÍøÒ³ÉÏ£©
ÊÔ×÷Ò»¸öתÌù£¨Í¼Æ¬ÒѾÔÚ±ðµÄÊÀ½çÓïÍøÒ³ÉÏ£©
1866. (140) Naskiĝis Carlo Bourlet.
1891. (115) Naskiĝis Julio Baghy, Nikolao Hohlov, Hans Jakob, K¨¢lm¨¢n Kalocsay.
1896. (110) Naskiĝis Hilda Dresen. La unua teatra prezentado en Esperanto.
1901. (105) Naskiĝis Izrael Lejzerovicz, Gaston Waringhien. Mortis Wilhelm Heinrich Trompeter.
1906. (100) Fondiĝis Germana Esperanto-Asocio. Ekaperis La Revuo k Pola Esperantisto. Aperis Dogmoj de Hilelismo k Homaranismo (Zamenhof).
1911. (95) Fondiĝis Kristana Esperanto-Ligo Internacia. Aresto k juĝo de Aleksandr Postnikov. Kabe forlasis Esperanton.
1916. (90) Mortis Harold Bolingbroke Mudie.
1921. (85) Inazo Nitobe pozitive raportis pri Esperanto. Fondiĝis SAT k SEU. Aperis Mondo kaj koro (Kalocsay). Ekaperis Sennacieca Revuo. En Parizo ekfunkciis la unua Esperanto-kabareto Verda Kato. Mortis Antoni Grabowski.
1926. (80) 6a Kongreso de SAT en Leningrado. Aperis Malnova Testamento.
1931. (75) Naskiĝis Claude Piron. Aperis Printempo en aŭtuno (Baghy) k Streĉita kordo (Kalocsay). Komenciĝis la dua periodo de Literatura Mondo. Mortis Th¨¦ophile Cart.
1936. (70) Dissolvo de Germana Esperanto-Asocio. Skismo en UEA kaj fondo de IEL.
1941. (65) Naskiĝis Renato Corsetti.
1951. (55) Fondiĝis Ĉina Esperanto-Ligo. Aperis Kredu min, sinjorino (C.Rossetti).
1956. (50) Aperis Infana raso (Auld) k Beletro (Waringhien).
1961. (45) UEA aĉetis domon en Roterdamo. Ekaperis Hungara Vivo k Internacia Ĵurnalisto.
1966. (40) Peticio de UEA al UN.
1971. (35) Mortis Jevgenij Bokarev.
1976. (30) Aperis Transe (Lorjak) k Ĉu vi kuiras ĉine? (Valano). Ekaperis La Kancerkliniko. Mortis K¨¢lm¨¢n Kalocsay.
1981. (25) La unua UK en la suda hemisfero (Brazilo). Aperis La litomiŝla tombejo (Piĉ) k Tutmonda sonoro (Kalocsay). Mortis Hilda Dresen k Endre T¨®th.
1986. (20) 71a UK en Pekino.
1991. (15) Fondiĝis la Esperanta PEN-Centro. La unua Afrika Esperanto-Kongreso. Reaperis La Ondo de Esperanto. Aperis La majstro kaj Margarita (Bulgakov/Pokrovskij). Mortis Gaston Waringhien.
1996. (10) La unua Azia Esperanto-Kongreso. Manifesto de Prago. Mortis Ada Fighiera-Sikorska.
2001. (Antaŭ 5 jaroj) Fondiĝis la Esperanta Civito.
Noto de Guozhu: translokigita el ttt-retejo
http://esperanto.org/Ondo/Ondo/135-lode.htm#135-49
redaktita de necxina esp-isto.
Parolante dum la ĵus pasinta ĉefkunveno de eŭrop-uniaj membro-ŝtatoj, Seilli¨¨re ne povis esti pli surprizita. La Prezidanto de Francio, Jacques Chirac, aŭskultante la anglan de Seilli¨¨re, kiu mem estas franco, tutsimple leviĝis kaj proteste eliris el la salono.
Rapide sekvis sian prezidenton la ministro por ekonomio Thierry Breton kaj Philippe Douste-Blazy, respondeca pri eksterlandaj aferoj. Nur post kiam la entreprenisto Seilli¨¨re finparolis revenis Chirac kaj liaj ministroj.
Por montri la absurdecon de la lingva sistemo adoptita de la eŭropunia lingva sistemo la Komisiono ĵus antaŭ la ĉefkunveno ¡ª por altigi la ¡°konkurenckapablon de Eŭropo¡± malfruigis adopton de rimedoj kontraŭ la konkurenco de ĉinaj kaj vjetnamaj ŝuproduktantoj. ¡°Tio estis pro malfruiĝo kaŭzita de la tradukado de la regulo al ĉiuj lingvoj¡±, ¡ª agnoskis la Komisiono al ĵurnalistoj.
La demarŝo de Jacques Chirac ankaŭ montris kiom Bruselo ¡ª ekster la privilegiita medio de francaj diplomatoj ¡ª angliĝis dum la lastaj dek jaroj. Kutime dum la ĉefkunvenoj de EU en Bruselo, ĉiuj ankoraŭ ¡°rajtas¡± paroli la oficialan lingvon de sia lando. Plie, franc-, anglo- kaj germanparolantoj ĝuas privilegiojn pro tio ke iliaj lingvoj estas ¡°laborlingvoj¡±.
Tamen laborlingvo estas svaga ideo, nenie fiksita en oficiala EU-traktado. Pli kaj pli francaj diplomatoj, komercistoj kaj spertuloj staras antaŭ la sama elekto de ĉiuj eŭropanoj, krom la angloparolantoj: ĉu paroli la propran lingvon kaj ne esti komprenita aŭ ĉu paroli la anglan.
¡°Mi estis tre ŝokita, kiam mi aŭdis francon paroli la anglan ĉe la tablo de la Konsilio¡±, ¡ª defendis Chirac sian starpunkton al ĵurnalistoj. ¡ª ¡°Mi batalas por defendi nian lingvon en internaciaj organizoj, ĉe la Futbala Mondĉampionado kaj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Tio estas por la naciaj kaj kulturaj interesoj de Francio¡±.
Ankaŭ la luksemburga ĉefministro Jean-Claude Juncker plendis. Francaj kolegoj instigas Juncker ¡ª kiu bonege parolas la anglan, francan, germanan, kaj luksemburgan ¡ª paroli nur france en internaciaj konferencoj. Tamen, laŭ li ¡°estas homoj, kiuj ne apartenas al la registaro, kiuj interkomunikiĝas en tre malforta angla¡±.
En sia parolado Seilli¨¨re kritikis ¡°ekonomian naciismon¡± kaj tiel, nerekte, Chirac-on kaj la francan registaron. Dum la lasta jaro, la franca registaro pli kaj pli protektas la proprajn firmaojn kontraŭ la konkurenco de eŭropaj kolegoj. ¡°La protektismo estas la problemo¡±, ¡ª diris Seilli¨¨re.
¡°Jacques Chirac havas talenton por kapti titolojn kaj levi iom embarasitajn ridetojn. Tio helpas mildigi la koregrafian monotonecon de eŭropaj ĉefkunvenoj. Tamen ofte ĉe EU-kunvenoj estas diskutataj tre gravaj temoj, ¡ª komentis la populara brita ĵurnalo The Guardian. ¡ª Chirac havas problemojn hejme kun amasprotestoj kontraŭ nepopulara laborleĝo¡±.
Dafydd ap Fergus
Ankaŭ religiuloj povas amoradi, nome, facile transiri de liturgio al lit-orgio.Vortludoj riĉigas lingvon, fortigas la fantazion. Ekzemple, kombinado de afiksoj kaj neologismoj ofertas riĉajn eblecojn por kapablaj talentuloj. Sube estas miaj propraj vortludoj (escepte de numero 3, kiun mi nur aŭdis en la 1950-aj jaroj):
Paro dancis tiel pasie, ke ili baldaŭ transiris de fokstroto al koksfroto.
1. Pro sent-emo mi reagas, kiam vantuloj sen temo blagas.
2. Pli prefere sublima nivelo ol obscene sub lima celo.
3. Multaj povas bonege dormi, ankaŭ bone gedormi.
4. En Vatikano mondgvide Pap' agas, liaj adeptoj fidele papagas.
5. Ankaŭ la tentaj allogoj povas esti latentaj.
6. Amodelira poeto per verse verkis nur perverse amleterojn.
7. La vendo de lavendo, pro sanigaj ecoj kreskanta mendo.
8. Informoj estas gravaj, sed in-formoj pli ravaj.
9. Dia logo ankaŭ povus iel inspiri al dialogo.
10. Riĉa religiulo invitis di-amantojn por demonstri siajn diamantojn.
Bertil Englund
| |||
muziko ¨C V. Soroka, vortoj ¨C A. Belov | |||
A, B, C, Ĉ, D, E...La unuan lecionon Jam komencis kursgvidanto, Komencantoj lin aŭskultas Kun tre granda interes'. Flanke sidas prezidanto ¨C Nia kara prezidanto, Kaj rigardas komencantojn Kun espero kaj kares'. Komencantoj, komencantoj,Ni ja iam ankaŭ estis Nur timemaj komencantoj. Sed malfortaj ni ne estis ¨C Tiam junaj estis ni. Kaj ĝis nun ni ŝatas kantojn, Tiujn la plej belajn kantojn. La unua leciono Ŝajnas rava simfoni'. Komencantoj, komencantoj,Baldaŭ iĝos vi la samaj Spertaj gesamideanoj, Kaj la vasta verda mondo Estos via por ĉiam'. Plivastiĝu nia rondo, Plimultiĝu niaj vicoj. Por fidelaj geamikoj Esperanto estu am'. Komencantoj, komencantoj,A, B, C, Ĉ, D, E... A, B, C, Ĉ, D, E... |