此主题相关图片如下:
Omagxanta incenso
– Por kondolenci Kurisu Kei (1910-07-18/ 2009-04-18)
Junulo sercxis Veron sur la mondo,
Por la justec’ socia l' scion studis,
En la koro l’ esperan floron butis.
Antaux li lumis Esperanta ondo.
Flugigis alten li per korespondo
Kajton, proleta batalant’ debutis.
Despotan plagon de Stalin aludis,
Al cxinoj donis li l’ amika ponto. 1)
Literaturon cxehxan li preferis,
Por Fu?ik la incenson li oferis, 2)
Al samideanoj sinceran senton.
Verkis, tradukis li ?iumomenton,
Eseoj post konsiderad’ aperis, 3)
Kiuj faras por li la monumenton!
1) Post kiam finigxis la Granda Kultura Revolucio (1966-1976) en Cxinio, en 1979 s-ano Kurisu Kei fondis la Societon por Japana-Cxina Amikeco per Korespondo por la interkomprenigxo kaj la fortigo de amikeco inter la cxina kaj la japana popolanoj.
2) Kurisu Kei japanigis multajn beletrajxojn de la cxehxa literaturo rekte el la cxehxa lingvo, inkluzive verkon de J. Fucxik, la cxehxa komunista verkisto.
3) Tiuj eseoj aux artikoloj de Kurisu Kei aperis en diversaj revuoj en Esperanto, kiujn mi kompilis, tamen, bedauxrinde, la manuskriptoj restas en lia tirkesto gxis nun.
Shi Chengtai
2009-5-3, Daqing, Cxinio