dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 藏头中国风 akrostika cxinesko

您是本帖的第 4079 个阅读者
树形 打印
标题:
藏头中国风 akrostika cxinesko
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
藏头中国风 akrostika cxinesko


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
La 15a de julio, 2009, estas la 70-jarigxa jubileo de estimata s-ano Boris Kolker. Laux kutimo de cxinoj, 70-jarigxo estas grava naskigxtago de la jubileulo. Intimaj amikoj kaj parencoj certe gratulas per fest(en)o.
Guozhu havis fojan intervidigxon kun Boris Kolker en 2004, kiam okzis Internacia Ekzameno de UEA/ILEI en 89-a (pekina) UK. Tiam estigxis Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) kun 7 membroj el 7 malsamaj landoj. Boris Kolker venis el Usono, kaj Guozhu el Cxinio. Kunsidante sur sama podio najbare, tiel interkonatigxis Guozhu kaj Boris Kolker. Kiel amika kolego, nun, okaze de lia jubileo Guozu devas gratuli. Cxina proverbo diras: donaco de klerulo, duonpapera gratulo. Trans oceano la plej efika maniero de gratulo estas sendi ret-posxtajxon kun poemo al la jubileulo. Kvankam nun oni povas facile trovi belajn gratulkartojn en interreto, tamen la gratulvortoj sur ili legigxas senescepte por komuna uzo, mankas individua karaktero. Kiam cxinoj verkas gratulon, cxu poemon aux versparon aux similajn, ofte celas "netransmoveblecon", t.e. uzebla nur por tiu cxi speciala okazo, tiu cxi tago (datreveno), tiu cxi adresato (jubileulo); ne eble transdoni al aliaj adresatoj.
Inter poemoj, la plej "nemovebla" estas akrostiko kun kasxitaj literoj de la nomo de la adresato. Do, unue mi devas kalkuli: el kiom da literoj konsistigxis la jubileula nomo?
La nomo Boris Kolker konsistigxis el 5 plus 6 literoj. Cxu mi povus versi per cxinesko kun 5 plus 6 versoj? Ne estas preta skemo. Post cerbumado, mi trovis solvon: Uzu la formon de cxinesko Wanghaichao (Rigardo al Martajdo). Kiam mi skribis komence, cxiuj versoj sekvu unu post la alia. Sed, kiam aperas rimo, la sekva verso transiru al alia linio per alineo. Tiel arangxite, en la unua strofo gxuste estas 5 versoj, kaj en la dua strofo: 6 versoj. Bonege por la nomo Boris Kolker. Tiu cxi poemo estas kaj Esperanta kaj cxineska, do tre konforme al la jubileulo kaj sendinto. Boris Kolker estas la auxtoro de la fama libro <Vojagxo en Esperanto-lando>, kiu dum multaj jaroj vicigxis en la titoloj de la debitaj libroj. Simile al sperta cxicxerono, la auxtoro gvidas legantojn vojagxi tra la Esperanto-lando. Tial la unuaj du versoj menciis pri tiu rekordo.

2009年7月15日,是Boris Kolker七十岁的生日。按中国人的习惯,七十谓之大寿。亲朋好友是要为之庆贺的。国柱与 Boris Kolker有过一面之交,那是在2004年的北京(第89届)国际世界语大会UK上。其间举办了世界语的国际水平考试。由一个七国考官团担任评判工作。七个国家,每个国家派一位考官。Boris Kolker的身份,代表美国,国柱是中国代表,同坐在考场上方的考官席上,也就相互认识了。有这一层关系,在他七十大寿之际,理当表示祝贺。秀才人情纸半张,远隔重洋,最好的祝贺方式是发一个贺电,寄去一首贺诗。网上现成的贺卡非常之多,也很漂亮,缺点是通用式的,缺少个性。而中国人写贺诗,最讲究的是要达到“搬不动”的程度。所谓“搬不动”,就是只能用于此时、此刻、此人,不能移作他用。
诗歌之中,最“搬不动”的,就是藏头诗,把寿星的名字写进诗歌里,当然只可专用了。
用世界语写藏头诗,要看寿星的名字共有几个字母,以此决定诗歌的行数。Boris Kolker的名字,由5+6个字母组成。能不能够用这样一种格式的中国风来写呢?现成的,没有。思之再三,找到一种变通的方法,用《望海潮》的词牌,不是韵脚的诗行不转行,只在逢到押韵的时候,才另起一行书写。这样一来,其上半阙正好有五个韵脚,下半阙正好有六个韵,用来写Boris Kolker的名字,绝佳。这样一首诗歌,兼顾了具有世界语和中国的特色,非常符合受件人和发件人的身份。Boris Kolker是著名的《Vojagxo en Esperanto-lando》一书的作者。这本书多年来都在畅销书目上,作者有如一位资深的导游,带领大家畅游世界语国度。所以这首诗歌的开头两行,就写了这么一个纪录。

[此贴子已经被作者于2009-7-15 4:42:29编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/15 4:01:44
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Guozhu:

Akrostika rimgratulo al

               BORIS KOLKER

—— laŭ ĉinesko Wanghaichao (Rigardo al Martajdo)

 

      Boris Kolker/ ĉiĉeronas/ kun granda fervoro

      Ofte per la/ VOJAĜ-libro/ fama en furoro ——

      Rara trezoro!

      Indas aklamoj/ al aŭtoro.

      Sepdek jaroj/ da fruktdona laboro

 

      Kondukas al gloro.

      Okaze de la/ festa horo,

      Li merite/ gravuriĝas/ en nia memoro.

      Kara mentoro,

      Eternan sanon!/ kun favoro

      Rimgratulas/ vin ĉina verda koro.  

 

* Wanghaichao (Rigardo al Martajdo): ĉina fiksforma poemo el du strofoj po 11 versoj de 446,446,5,54,47/ 6,54,446,5,54,47 silaboj, laŭ rimaranĝo xxa,xxa,a,xa,xa/ a,xa,xxa,a,xa,xa  (x=senrima).

(2009-07-15)

Meze de la maldekstra bildo troviĝas granda ĉina ideogramo LONGA VIVO.

Dekstre la 4 ideogramoj legiĝas: Feliĉon grandan kiel la Orienta Maro.

Maldekstre la 4 ideogramoj legiĝas: Longan vivon kiel la Suda Monto!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/15 4:07:18
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
noto:
Aprile de 2004, Katalin Kovats, vicprezidanto de ILEI, invitis Guozhu funkcii kiel ekzamenanto en la Internacia Ekzameno okazonta en la 89-a UK. La Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) konsistis el sep ekzamenantoj el sep landoj. Tiel, en la historio de IE de UEA/ILEI de 15 jaroj, Guozhu farigxis la unua ekzamenanto el Azio.
IEK konsistis el:
Katalin Kovats(Prezidanto de IEK),Grosjean Mireille(Svislando),Hu Guozhu (Cxinio),Boris Kolker(Usono),Luigia Oberrauch Madella(Italio),Marc Bavant(Francio),Sylvain Lelarge(Nederlando)
(Informilo de CxEL. n-ro 8-10/2004.p.62. )

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/15 4:09:39
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

La 15-an de julio eminenta esperantisto, nia eksa samlandano Boris Kolker festos 70-jariĝon. Por omaĝi la jubileon REGo represas la intervjuon, aperintan en “Brazilei” (№ 10, 2009) – revuo de Brazila sekcio de ILEI. La fotoj estis faritaj la 22-25-an de majo 2009 en Sankta-Luiso (Usono) dum la 57-a Usona Kongreso de Esperanto, en kiu Boris Kolker estis speciala invitita gasto kaj preleganto.

Parolo de spertulo

 

prelego pri la temo “Modernaj rimedoj por reteni homojn en Esperantujo”

Plej bona maniero alproprigi al si fremdan lingvon estas kunvivi dum iom da tempo ĉe la parolantoj de la lernata lingvo. Sed vojaĝi ĉirkaŭ la mondo, eĉ per Esperanto, ankoraŭ estas multekoste. Pensante pri tio, sperta prilingva vojaĝanto, d-ro Boris Kolker, proponas al ĉiuj lernantoj de Esperanto, dezirantaj plibonigi siajn lingvosciojn, tre malmultekostan kaj perfektigan vojaĝon en Esperanto-lando mem, kun jena avantaĝo: oni povas travojaĝi la klerigan itineron virtuale, per la vojaĝagentejo IPKK (legu pliajn detalojn en la intervjuo), aŭ en la komforto de sia domo, per legado de la samnoma gvidlibro. D-ro Boris Kolker tamen estas ne nur sukcesa vojaĝestro en Esperanto-lando, kies gvidlibro-vendo jam superis kvin mil ekzemplerojn, li estas ankaŭ aŭtoro de du popularaj lerniloj por ruslingvanoj: lia baza lernolibro eldoniĝis en pli ol 50 mil ekzempleroj, per la eldonejo Nauka, kaj lia ekspresa kurso aperis en la fama scienc-populara revuo “Kemio kaj vivo” en la kvanto de 265 mil ekzempleroj. Konatiĝu iom pli kun la tutmonda vojaĝestro, legante la sekvan intervjuon.

Boris Kolker, D-ro Naskiĝis en 1939 en Tiraspol, Moldavio (Sovet-Unio), kaj en 1993 transloĝiĝis al Usono. Instruisto de lingvoj, tradukisto kaj aŭtoro de tri popularaj E-lernolibroj (du por rusparolantoj kaj unu por E-parolantoj). Esperantistiĝis en 1957 kaj doktoriĝis en 1985 pri lingvoscienco per la disertaĵo “Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto”. En diversaj tempoj: kunfondinto kaj kungvidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio), komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), membro (ekde la jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, kunfondinto kaj membro de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio). Vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI/UEA. Membro de la Akademio de Esperanto, Honora Membro de UEA, kunredaktoro de Monato. Gvidanto de amasa koresponda kurso en Rusio, instruisto de E-o ĉe usonaj universitatoj en San-Francisko kaj Hartford, kaj nuntempe gvidanto de Internacia Perfektiga Koresponda Kurso

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/15 4:19:54
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情


Vejda transkopias la mesagxon al la suba ret-adreso   
http://www.ipernity.com/group/cxinesko/discuss/24212

kaj sekve skribis Cindy Mckee 2009-07-16:
Tio estas tiel cxarma!!!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/17 8:49:07
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
日 期: 2009/07/20 08:12:34 
附 件:0-gratulo pri 70-jarigxo.jpg   ( 245,836 Bytes )     
<meta content="Microsoft Word 11 (filtered medium)" name="Generator"></meta><style></style><style></style><style></style>

Kara Guozhu!

 

Grandan dankon pro viaj gratuloj kaj kortusxaj vortoj.

 

Mi mem ne povas kredi, ke mi atingis 70 jarojn; cxiam sxajnas al mi, ke temas pri iu alia, multe pli agxa ol mi.

 

Nu, kion fari! Restas kredi, ke Esperanto estas eliksiro de longviveco; tial ni cxiuj estu sanaj kaj restu en kontakto dum multaj pliaj jaroj.

 

Mi kunsendas al vi gratulon, kiu venis el la Moskva eldonejo Impeto.

 

Kore kaj amike,

Boris


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/20 10:37:07

 6   6   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10986 秒, 4 次数据查询