Humora sxerco inter erudiciuloj
Yang Zhenning(1922-),lauxreato de Nobel-premio(1957, pri fiziko). Xu Yuanzhong(1921-,plumnome:XYZ), prof. en Pekina Universitato, majstra tradukisto, samlernejano de Yang Zhenning. Weng Fan(1976-),studentino por magistra rango. La titolo de la diplomigxa disertacio de Weng Fan unuafoje estis "Pri la traduka pensado de Yang Zhenning" kaj la duafoja sxangxigxis al "La pensado en poezia traduko de Xu Yuanzhong".
2004-12-24, 82-jara Yang Zhenning kaj 28-jara Weng Fan faris jurajn formalajxojn por legxa geedzeco en urbo Shantou, Guangdong-provinco en la suda Cxinio. Cxar la agx-diferenco estas tre aux tro granda inter la novgeedzoj, sekve tio farigxis sensacia novajxo en cxina socio. Prof. Xu Yuanzhong gratulis al la novgeedzoj per sia angligo* de du poemoj en antikva aludo "Pirfloro sur spektabilo".(simile al Lolita en la Okcidento)
Temis pri fama poeto Zhang Xian(990-1078), kiu en sia 80-a jaragxo havigis al si 18-jaran knabinon kromedzino. Responde al saluto far Su Shi(1037-1101), la novedzo Zhang Xian improvizis jene:
Al Mia Juna Novedzino
Mi agxas okdekjara, vi--- dekokjara.
Vi estas en floragxo, mi--- jam blankhara.
Vi kaj mi estas samagxa laux kalkulo,
se vi ignoras la sesdek jarojn nulo.
Kaj Su Shi ankaux sagace reciprokis al li per humora poemo:
Al la Nova Paro
Jun-edzin' kaj olda edzo igxas paro.
Roza vango frontas kontraux blank-hararo.
Nokte, la ambirda par' en litkovrilo,
premas blanka pirfloro sur spektabilo**.
-----------------
Noto:
1. * Angligo far Prof. Xu Yuanzhong。
2.** spektabilo (Malus spectabilis); sovagxa pomarbo (florarbo rozaca, kiu floras en printempo; gxiaj floroj kun diametro de 4-5 centimetroj estas rugxaj en la komenco kaj iom post iom paligxas)
(2006-11-10)