La ĉefajn trajtojn de nia kongreso mi volas al vi nun resumi. La aliĝo al la kongresaj laboroj estas nun, en la unua aliĝperiodo, nur 60 eŭroj. Sed la junaj personoj (ĝis 30 jaroj), la handikapitoj kaj la eksterlandanoj pagas nur duonan kotizon, do nur 30 eŭrojn ĝis la 31a de januaro 2011. Ankaŭ loĝi kaj manĝi estas malmultekoste. Ĉiuj tiuj prezoj estas po-tagaj, sed en nia kongreso, la 7an tagon la kasisto ferias. Do, se vi restas ĉiujn 7 kongresajn tagojn, vi pagos nur 6.
Vizitu la kongresajn paĝojn por koncernaj informoj: http://kongreso.esperanto.it/
Vi trovos tie ĉiujn kondiĉojn, la skemon de la programo, la liston de la jam aliĝintaj kongresanoj. Se vi venas el lando, de kie vi bezonas vizon al Italujo, aliĝu kiel eble plej rapide - ni tuj liveros al vi la bezonatan invitleteron: la kondiĉoj estas listigitaj en la kongresaj paĝoj.