Semajno de Internacia Amikeco reviviĝos
UEA instigas doni novan elanon al la festado de la lasta plena semajno de februaro kiel Semajno de Internacia Amikeco. Ĉi-jare ĝi pasos de la 20-a ĝis la 26-a de februaro. La tradicio komenciĝis en 1969, kiam okazis la unua SIA laŭ iniciato de la tiama vicprezidanto de UEA, la sveda esperantisto Erik Carlén. La devizo de la Semajno estas "Amikeco trans limoj" kaj ĝia celo estas plifortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komuneco inter esperantistoj.
Precipe en la 1970-aj jaroj oni multe festis la Semajnon per specialaj kunvenoj en Esperanto-kluboj kaj sendado de salutkartoj al alilandaj esperantistoj. En multaj lokoj oni ankaŭ sukcesis realigi la deziron de Carlén pri ĝia festado ekster la Esperanto-movado per publikaj kulturaj aranĝoj. En iuj urboj la aŭtoritatoj oficiale aŭspiciis la Semajnon. Kun la paso de tempo la tradicio tamen bedaŭrinde malfortiĝis.