dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → NASK 2011: Sama kurso en nova vesto!

您是本帖的第 1297 个阅读者
树形 打印
标题:
NASK 2011: Sama kurso en nova vesto!
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
NASK 2011: Sama kurso en nova vesto!
La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ŝanĝas la formaton de la 42-a sesio en 2011! Anstataŭ la tri-semajna daŭro, NASK okazigos mallongan sesion de nur sep tagoj de intensa instruado dum la usona feria semajno de la 4-a de julio (2-10-a de julio 2011). Tiu ŝanĝo estas farita por allogi la lernantojn kiuj ne havas sufiĉe da feria tempo aŭ mono por pli longa sesio. La loko - la sunplena kampuso de la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) - restas la sama. Ĉiu inter la aĝoj 16 kaj 96 (aŭ eĉ pli) de ĉie en la mondo estas bonvenaj!

Mallonga tempo kaj malmultekosta kursaro (kiu ne enkalkuliĝas kiel universitata studo) ebligas pli da libereco en la aranĝoj. Pro la lunda feria tago en Usono, la usonanoj devos foresti de la laborejo nur kvar tagojn (kvin por ne-usonanoj). Vi povas do alveni sabaton, la duan de julio, kaj foriri jam la dekan.

Partoprenantoj loĝos kvarope en apartamentoj kun individuaj dormĉambroj, kun tri manĝoj tage, en la apartamentejo "Internacia Domo". La manĝejo kaj klasĉambroj situas apude. Oni povas profunde studi Esperanton kaj eĉ havi tempon partopreni la usonan feston de la Sendependec-Tago kun piroteknikaĵoj en la apuda urbeto La Jolla!

Birke Dockhorn el Germanujo, Bertilo Wennergren el Svedujo kaj Lee Miller el Usono planas divers-nivelajn formalajn klasojn ĉiutage kun kromaj programeroj en la posttagmezo kaj vespero. Hoss Firooznia, help-instruisto, gvidos ekskursojn kaj prizorgos la eksterlecionajn eventojn. Grant Goodall, profesoro en la Universitato de Kalifornio en San Diego kaj direktoro de ties lingva fako, estros la kursaron. Estas jam la dua fojo por ĉi tiu teamo, kiu sukcese kuninstruis en 2008.

Ĉi-jare estas rabatita prezo por ĉiuj, kiuj aliĝos antaŭ la 15-a de marto (865 USD), kaj estas aparta prezo por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj (665 USD antaŭ la 15-a de marto), ĉio inkluzivita. Pli da detaloj kaj fotoj troviĝas ĉe: http://esperanto.org/nask; informoj pri prezoj kaj pag-manieroj: http://esperantic.org/eo/edukado/nask . Por informoj pri registriĝo, stipendioj ktp., kontaktu la administranton, Ellen Eddy: eddyellen(ĉe)aol.com .

ip地址已设置保密
2011/2/12 9:25:25

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 3 次数据查询