2-a PRINTEMPE en Eifel-regiono
La ĉi-jara renkontiĝo PRINTEMPE de la asocio Esperantlando okazos de la 18-a ĝis la 25-a de aprilo 2011, en la Eifel-regiono, apud la vilaĝo Dahlem-Baasem (sude de Kolonjo). Jam la 1-a PRINTEMPE pasintjare okazis en la sama domo, ĝi havas agrablan endoman naĝejon. Eblas bele promeni ĉirkaŭe en kampoj kaj arbaro kaj fari ekskursojn en la regiono.
La informojn kaj la aliĝilon vi trovas sur http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe