De Zamenhof ĝis la ĉielo en la 64-a IKU
21 universitatanoj kaj aliaj fakuloj proponis prelegon por la 64-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, kiu okazos dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago. Tio estas pli ol duoblo de la naŭ prelegoj, kiuj konsistigos la programon de IKU. La proponoj estis prijuĝitaj de la Komisiono pri IKU, surbaze de kies rekomendo la Estraro de UEA faris la finan decidon. Jam pli frue la Estraro elektis prof. Christer Kiselman kiel la rektoron de la 64-a IKU.
La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj antaŭaj volumoj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA.