dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → PREMIO DEGUĈI AL URSULA KAJ GIUSEPPE GRATTAPAGLIA

您是本帖的第 1103 个阅读者
树形 打印
标题:
PREMIO DEGUĈI AL URSULA KAJ GIUSEPPE GRATTAPAGLIA
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
PREMIO DEGUĈI AL URSULA KAJ GIUSEPPE GRATTAPAGLIA

Ges-roj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia ricevis la ĉi-jaran Premion Onisaburo Deguĉi. La Estraro de UEA aljuĝas tiun "esperantistan pacpremion" pro agado, kiu per Esperanto antaŭenigis internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en 1987 per donaco de Oomoto; ĝi konsistas el diplomo, monsumo de 2000 eŭroj kaj donaceto de Oomoto.

Ges-roj Grattapaglia laboras ekde 1974 volontule en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por infanoj en socia risko. De multaj jaroj ili agas en la internacia Rotaria movado favore al Esperanto. Ili aktive kontribuis por la videbligo de Esperanto en Rio+20, la konferenco de UN pri daŭripova evoluo, kiu okazis en Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare, 20 jarojn post la unua tia konferenco en 1992, en kiu ili ankaŭ aktive partoprenis.

La decido pri la premio estis anoncita en la Solena Fermo de la 97-a UK en Hanojo. Ĉar ges-roj Grattapaglia ne povis veni al tiu UK, la Premio estos transdonita al ili en la Itala Esperanto-Kongreso, okazonta de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto en Mazaradelvalo, Sicilio.

ip地址已设置保密
2012/8/13 9:48:54

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04297 秒, 3 次数据查询