Harrison famiĝis pro siaj sciencfikciaj romanoj, en kiuj ofte aperas mencioj pri Esperanto kiel lingvo de la estonta mondo kaj ankaŭ specimenaj tekstoj en Esperanto, kvankam ne ĉiam en ortodoksa formo. La plej fama parto de lia verkaro estas la serio pri la "Rustimuna Ŝtalrato". Unu libro de la serio, La naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, aperis en Esperanta traduko en 1996 ĉe Sezonoj kaj estas nun senpage elŝutebla. Jam pli frue Sezonoj eldonis lian novelon La stratoj de Aŝkelono (1994). La unua Esperanta traduko de verko de Harrison estis La verda estonteco, sciencfikcia novelo pri Irlando, kiu aperis ĉe Esperanto-Asocio de Irlando en 1984. En 2001 Impeto eldonis tradukon de lia romano La kaptita universo, kiu, voĉlegita de la tradukinto Andrej Grigorjevskij, en 2004 aperis ankaŭ sur kompakta disko.
(El la retpaĝaro de Universala Esperanto-Asocio)