dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → Vjetnama klasikaĵo en serio "Oriento-Okcidento"

您是本帖的第 1230 个阅读者
树形 打印
标题:
Vjetnama klasikaĵo en serio "Oriento-Okcidento"
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Vjetnama klasikaĵo en serio "Oriento-Okcidento"

Aŭguste okazis la publika lanĉo de la Esperanta traduko de "Rakonto pri Kjeŭ", granda epika poemo de Nguyen Du (1766-1820), kiu aperis kiel numero 48 en la Serio "Oriento-Okcicento" de UEA. "Rakonto pri Kjeŭ" estas konsiderata la plej grava verko de la vjetnama literaturo. En 3254 versoj ĝi rakontas pri la vivo de la bela kaj talenta junulino Thuy Kieu. Ŝi estas enamiĝinta al Trong Kim, sed ŝi devas oferi sian amon kaj sin mem por savi siajn patron kaj pli junan fraton el malliberejo. Por tio ŝi edziniĝas al fripono, kiu devigas ŝin prostituiĝi. Post multaj suferplenaj jaroj ŝi fine rekuniĝas kun sia vera amato, kiu intertempe estis edziĝinta al ŝia fratino.

La Esperanta versio, eldonita de The Gioi, estas rezulto de internacia kunlaboro. Ĝi estis tradukita de Le Cao Phan, en kies tradukoj la verko pli frue aperis ankaŭ en la angla kaj franca lingvoj. Lia traduko estis finpolurita de Baldur Ragnarsson, Renato Corsetti, Keyhan Sayadpour kaj Gerrit Berveling. En la vjetnama flanko al la realigo de la eldono diversmaniere kontribuis Nguyen Thi Ngoc Lan, Nguyen Thi Phuong Mai, Nguyen Xuan Thu kaj Vuong Quoc Cuong.

La Esperanta eldono havas antaŭparolojn de Probal Dasgupta, Nguyen Van Loi kaj Le Nhien, respektive la prezidantoj de UEA, Vjetnama Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Asocio de Ho-Chi-Minh-Urbo. Antaŭparolon verkis ankaŭ la tradukinto Le Cao Phan kaj Renato Corsetti, kiu kunordigis la laboron de la internacia teamo. Apartaj tekstoj informas pri la poeto Nguyen Du kaj pri la fono kaj specifaĵoj de la verko mem.

La bele bindita libro havas entute 248 paĝojn kaj aperis en 1000 ekzempleroj. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas 18,00 eŭroj (plus sendokostoj kaj, por klientoj el EU, imposto je 6%). (Rim. La libro estos vendata ĉe UEA post la alveno de la mare transportata stoko meze de septembro.)

ip地址已设置保密
2012/8/26 9:13:19

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询