Libroj en elektronika formo, ofte nomataj e-libroj aŭ bitlibroj, en multaj lingvoregionoj dum la lastaj jaroj rapide konkeris terenon en la libromerkato. En Usono jam antaŭ du jaroj pli ol dek procentoj el la beletraj libroj estis venditaj en elektronika, ne papera formato, kaj la procentaĵo daŭre kreskas. En la plej multaj eŭropaj landoj la populareco de elektronikaj libroj longe restis multe pli malalta ol en Usono, ĉefe pro manko de kontentigaj teknikaj solvoj. Nun en ĉiam pli da landoj aperas lokaj entreprenoj, kiuj proponas facilajn manierojn havigi kaj legi elektronikajn librojn. Ŝajnus ke, specife por la tutmonda esperantista legantaro, elektronikaj libroj donas oportunan ŝancon eviti la ĉiam pli altajn sendokostojn kaj la longan atendon de sendita libro. Tamen la merkato esperantlingva ankoraŭ postrestas la nacilingvajn - eĉ la plej popularaj elektronikaj libroj en Esperanto estas vendataj maksimume en dudeko da ekzempleroj. Laŭ Aleksandr Korĵenkov, la tuta aĉetantaro de esperantlingvaj elektronikaj libroj konsistas el maksimume trideko da personoj.
(el Libera Folio)