La poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj kiuj uzas la operacian sistemon Android baldaŭ aŭtomate havos Esperantan klavaron. La klavaro laŭplane estos integra parto de la versio 4.2 de Android, aperonta komence de la jaro 2013. Jacob Nordfalk, dana programisto kiu grave kontribuis al la enkonduko de Esperanto en Android, opinias la decidon grava, interalie ĉar Esperanto nun aŭtomate estos videbla en la listo de eniglingvoj.
Male ol la operaciaj sistemoj de iPhone kaj iPad, la sistemo Android jam de multaj jaroj permesas facilan tajpadon de Esperanto en ĉiuj programoj. Ĝis nun por uzi tiun eblon tamen necesas instali unu el la alternativaj klavaroj, kiuj subtenas Esperanton.
La dana programisto Jacob Nordfalk longe laboris kun la kerna teamo de Android por inkluzivigi Esperanton en la bazan liston, kaj nun la fina paŝo estas farita. La 31-an de aŭgusto Jean-Baptiste Queru, la ĉefo de la evoluiga teamo de Android, konfirmis ke la kodo de Esperanta klavaro, havigita de Jacob Nordfalk, eniris la deponejon por la sekva nova versio de Android.
La aranĝo de la nova klavaro havas la literojn Ŝ kaj Ĝ en la loko kie nacilingvaj klavaroj plej ofte havas la literojn Q kaj W. Ŭ aperas apud U kaj Ĉ apud C, dum Ĵ troviĝas dekstre de L. Por ricevi la literon Ĥ necesas longe premi H. La mankantaj nacilingvaj literoj same estas atingeblaj per longa premo.
La nun plej freŝa versio de Android, 4.1, estis rivelita fine de junio. Laŭ la plano, la enkonstruita Esperanta klavaro estos parto de la sekva nova versio, Android 4.2, kiu supozeble estos publikigita en la komenco de la jaro 2013. Uzantoj de tiu sistemo povos facile enŝalti la Esperantan klavaron, enirante la agordojn pri enig-lingvo, sen bezono instali ion ajn aldonan.
(el Libera Folio)