dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → Esperanto iĝis parto de Lernofesto en Saarbrücken

您是本帖的第 1197 个阅读者
树形 打印
标题:
Esperanto iĝis parto de Lernofesto en Saarbrücken
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Esperanto iĝis parto de Lernofesto en Saarbrücken

Tricent vizitantoj en la aranĝo "Lernofesto" en Saarbrücken en nord-okcidenta Germanio eksperimente lernetis Esperanton.

La Lernofesto okazis en dimanĉo, la 2-a de septembro, en la Germana-Franca Ĝardeno de Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto tie prezentis du pavilonojn kun divenrado kaj eta lernejo por efektivigi la anoncitan internacian lingvoeksperimenton.

La lernofeston vizitis proksimume 20.000 homoj el la tuta regiono, kiuj almenaŭ vidis la du Esperanto-pavilonojn. La lingvoeksperimenton aktive partoprenis pli ol 300 vizitantoj.

Vizitis nian standon nature ankaŭ la nova ministro pri kulturo, s-ro Ulrich Commerçon, kiu tre detale informiĝis pri la kampanjo de SEL. La lingvoeksperimento funkciis per tri partoj: Unue la partoprenantoj devis plenigi sciencan demandilon. Poste ili instruiĝis pri Esperanto en la „minilernejo" (lernejeto), kie la vicprezidanto de SEL, Edgar Werner Müller, prezentis lecionon de la konata kurso „Mazi en Gondolando".

Poste ili venis al la divenrado por elprovadi siajn novajn lingvokonojn. Rimarkinde ofte ili tie tre bone tradukis la Esperanto-esprimojn en la germanan lingvon. La sukcesintoj tiam ricevis po unu glukuponon por la lernofesta pasporto. Kolektado de almenaŭ kvin kuponoj fine rajtigis ilin partopreni al la granda tombolo.

Do, la partoprenantoj povis facile konstati, ke helpe de minimumo da instruo kaj surbaze de aliaj lingvokonoj (ekz. latina, franca, angla) ili komprenis kaj tradukis eĉ relative malfacilajn vortojn kaj frazojn el Esperanto.

Oliver Walz, la prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo, konkludis, ke la Lernofesto estis entute tre komunikema kaj vizia aranĝo, do tre taŭga por realigi la longtempan strategion de SEL. Tutcerte SEL kaj Becker-Meisberger-Instituto partoprenos ankaŭ en la lernofesto 2013.

(el Libera Folio)

ip地址已设置保密
2012/9/29 9:13:30

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.02734 秒, 3 次数据查询