dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → Movada kaj literatura Malferma Tago

您是本帖的第 1154 个阅读者
树形 打印
标题:
Movada kaj literatura Malferma Tago
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Movada kaj literatura Malferma Tago

80 vizitantoj el 13 landoj ĉeestis la 37-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro. Ĝia gastpreleganto estis prof. Humphrey Tonkin, kies du prelegoj prezentis du dimensiojn de lia Esperanto-agado. Sub la temo "125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun", la movada aktivulo Tonkin dediĉis la unuan prelegon al la jubileo de Esperanto, traktante precipe la aktualajn defiojn antaŭ UEA. En sia alia prelego, "Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo", la literaturisto Tonkin parolis pri la nocio ke nia literaturo estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto.

Tonkin ankaŭ prezentis la libron "Pri homoj kaj verkoj" kune kun ĝia alia redaktoro Michela Lipari. La libro, lanĉita en la Hanoja UK, estas kolekto de literaturaj eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kies prezidanto respektive sekretario Tonkin kaj Lipari estas. Ionel Oneţ prezentis la ĝeneralan rikolton de novaĵoj aperintaj post la antaŭa Malferma Tago. Apartan prezenton pri polaj eldonaĵoj faris Barbara Pietrzak, interalie lanĉante la pollingvan verkon "Ludwik Zamenhof" de Walter Żelazny.

Krome la programo konsistis el Esperanto-filmoj kaj ĝi finiĝis, jam tradicie, per programero, dum kiu la ĉeestantaj estraranoj de UEA, ĉi-foje Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal, respondis demandojn de la publiko. Tra la tuta tago estis vigle vizitata la libroservo. La plej furora varo, kun 22 venditaj ekzempleroj, estis la folio kun la nova poŝtmarko pri la Unua Libro, dum la plej populara libro estis "Pri homoj kaj verkoj", kiun aĉetis 13 vizitantoj. Kun 8 ekzempleroj bone vendiĝis ankaŭ alia novaĵo, la 800-paĝa "Bildvortaro" de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath. La vendoj sumiĝis entute je 1912 eŭroj.

La Malferma Tago okazos denove la 27-an de aprilo 2013.

ip地址已设置保密
2012/11/29 9:15:00

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.14063 秒, 3 次数据查询