dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → La rejkjavika UK diskutos pri justa komunikado

您是本帖的第 1104 个阅读者
树形 打印
标题:
La rejkjavika UK diskutos pri justa komunikado
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
La rejkjavika UK diskutos pri justa komunikado

图片点击可在新窗口打开查看

Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj estos la temo de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko (20-27 julio 2013) laŭ la decido de la Estraro de UEA. La Estraro ankoraŭ elektos reĝisoron de la temo por plani kaj gvidi ĝian traktadon.

Laŭ la estrarano pri kongresoj Claude Nourmont, la elekto ne estis tute facila. Farante la decidon, la Estraro eliris el du premisoj. Unue, oni kutime celas rilatigi la temon al la speciala jara temo de UN kaj Unesko, se ĝi tuŝas la agadkampon de UEA. Por 2013 taŭga jara temo mankas, sed plu daŭras la Dua Internacia Jardeko pri la Indiĝenaj Popoloj (2005-2015).

Alia premiso estis la speciala lingva kaj kultura situacio de Islando, daŭrigas Nourmont kaj memorigas, ke la malmultnombra islanda popolo sukcesis tra jarcentoj konservi siajn lingvon kaj kulturon. La insuleco de Islando ne klarigas ĉion; Islando ja sendependiĝis relative malfrue. Laŭ Nourmont insuloj ne estas tiel izolitaj, kiel oni supozus. Ili vivas per komunikado kaj per interŝanĝoj, ekonomie kaj kulture. Ŝipoj ekzistas de praa epoko, ne nur por vikinge konkeri, sed ankaŭ por liveri kaj interŝanĝi varojn, materiajn kaj nemateriajn.

Por la traktado de la temo Claude Nourmont sugestas, ke "insulo" estu komprenita ankaŭ metafore: Ĉu ni, esperantistoj, estas insuleto de strebado al justa komunikado meze de la oceano de maljusta komunikado?

La komunikadon oni konceptu vaste, kun precipa atento al Interreto, pri kiu Nourmont demandas: Ĉu ĝi ebligas pli justan komunikadon inter lingvokomunumoj? Ĉu ekzemple la fakto, ke Google aldonis Esperanton inter siaj traduklingvoj progresigas justan komunikadon? Dum la estrara diskuto pri la elekto de la temo, la estrarano pri scienca kaj faka agado Amri Wandel emfazis, ke por esperantistoj tiu ĉi aspekto estas aparte aktuala pro la atingo ĉe Google. Laŭ Wandel, la signifo de tiu atingo estas komparebla nur kun la Montevidea rezolucio de Unesko.

(El retejo de UEA)

ip地址已设置保密
2013/2/16 9:50:52

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询