dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → Afrika Kongreso de Esperanto

您是本帖的第 995 个阅读者
树形 打印
标题:
Afrika Kongreso de Esperanto
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Afrika Kongreso de Esperanto

图片点击可在新窗口打开查看

En Afriko agas 18 landaj Esperanto-asocioj, el kiuj 8 jam estas aliĝintaj al UEA. La movado viglas en tiu kontinento, sed unuamondanoj eble ne sufiĉe konscias pri tio, ĉar malmultaj afrikanoj sukcesas atingi UK-ojn aŭ aliajn kunvenojn ekster Afriko, ĉefe pro vizaj problemoj. Solvo de tiu problemo estas do kongresi en Afriko mem. Komence de la 90-aj jaroj okazis kvar Afrikaj Kongresoj de Esperanto, sed la lasta el ili okazis en 1995, do jam en fora pasinteco. Venis do la tempo por la kvina.

Tri establoj intense ekkunlaboris por okazigi la 5-an Afrikan Kongreson de Esperanto en Kotonuo, Benino, de la 29-a de decembro 2013 ĝis la 4-a de januaro 2014: Afrika Komisiono de UEA, Asocio de Beninaj Esperantistoj kaj la ne-registara organizaĵo Scio Sen Bariloj. La 20-an de januaro okazis en Kotonuo la unua kunsido de la Kongresa Organiza Komitato (KOKo). Aparte pozitiva fakto estas, ke la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, s-ro Adjé Adjévi loĝas en Lomeo, Togolando, kaj povas atingi Kotonuon relative facile por renkonti la beninajn kolegojn kaj aktive partopreni la laboron de KOKo.

Per partnerado kun nordaj Landaj Asocioj la organizantoj esperas, ke po unu reprezentanto de ĉiuj landaj asocioj afrikaj sukcesos partopreni la kongreson. KOKo bonvenigos ankaŭ eksterafrikanojn partopreni, por ke tiu nekutima kaj valora aranĝo fariĝu ankaŭ kiel eble plej tutmonda.

Informoj pri la kongreso troviĝas en la retejo www.esperanto-afriko.org. Fotoj kaj dokumentoj jam abundas en http://mirejo3.blogspot.com. Krome, la UEA-vikio raportas pri la evento. Diversaj interesaj ekskursoj ebligos al ne-beninanoj ekkoni Beninon kaj al ne-afrikanoj ekkoni parteton de Afriko.

La informa organo de AKE nomiĝas Kotona Gazeto, kies tria numero estas nun preparata. La retadreso de KOKo estas ake-2013@yahoogroups.com.

(El retejo de UEA)

ip地址已设置保密
2013/2/16 9:51:24

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询