dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → 8-a Movada Foiro dum la UK en Rejkjaviko atendas vin!

您是本帖的第 1188 个阅读者
树形 打印
标题:
8-a Movada Foiro dum la UK en Rejkjaviko atendas vin!
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
8-a Movada Foiro dum la UK en Rejkjaviko atendas vin!
La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj havos eblecon senpage prezenti sian agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe tablo, kie ĝi rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn, fotojn de sia agado kaj simile.

Dato de la Movada Foiro en Rejkjaviko: sabato, la 20-a de julio 2013.

Ejo: en la enirhalo, teretaĝe de la kongresejo Harpa.

Komencohoro:19h00. Ekspoziciantoj rajtas veni je 18h30 por aranĝi siajn tablojn.

Financaj kondiĉoj:

Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.

Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn, donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.

Partoprenantoj ne rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn (krom revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo. Tamen eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la Libroservo.

Elektro kaj interreto:

Dum la Movada Foiro estos senpaga sendrata retkonekto. Notu tamen, ke elektro ne estos disponigata.

Konfirmo de mendoj:

Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.

Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi denove.

Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.

Nomo de asocio:

Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:

Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.

1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la Movada Foiro.

2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.

3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.

Bonvolu resendi jenan respondilon rete aŭ poŝte al:

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina, Italujo

anna.lowenstein@esperanto.org

(El Anna Lowenstein)

ip地址已设置保密
2013/3/8 9:43:33

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询