LERNU.NET bezonas volontulajn tradukistojn por helpi al Lernu
Kiel vi eble jam scias, http://lernu.net baldaŭ lanĉos novan version de la retejo: kun multaj novaj materialoj kaj nova kurso. Pro tio nun kiel neniam antaŭe lernu! bezonas helpon de esperantistoj, kiuj pretas esti volontulaj tradukisto ĉe lernu!: el preskaŭ tricent tradukistoj, nur ĉirkaŭ trideko fakte estas aktivaj. Estas facile esti parto de nia teamo: simple vizitu la retpaĝon http://lernu.net/pri_lernu/kunlaborantoj/tradukantoj.php. Ni bezonas tradukistojn de ĉiuj lingvoj; ni nepre ne volas ke lingvoj malaperu en la transiro al la nova lernu!, sed se ni ne havos sufiĉe da tradukantoj por via lingvo, via lingvo povus malaperi de lernu!
(El TEJO-aktuale, numero 346)