El la 70 landaj asocioj de UEA 17 troviĝas en Afriko. Ekzistas viglaj movadoj sur tiu kontinento. Okcidentanoj eble ne sufiĉe konsciiĝas pri tio pro la fakto, ke tre malmulte da afrikaj samideanoj sukcesas atingi UKojn aŭ aliajn kunvenojn ekster Afriko pro vizaj problemoj. Do la solvo je tiu problemo estas kongresi en Afriko mem.
3 establoj komencis intensan kunlaboron cele al okazigo de la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto en Kotonuo, Benino, inter la 29-a de decembro 2013 ĝis la 4-a de januaro 2014: Afrika Komisiono de UEA, la benina landa asocio ABeE kaj la Ne Registara Organizo «Scio Sen Bariloj » (SSB). La temo de la kongreso estas :Esperanto: kontaktlingvo inter afrikanoj, inter Afriko kaj la cetera mondo, por justa komunikado.Dimanĉe la 20-an de januaro okazis en Kotonuo la unua fizika kunsido de la KOKo, Kongresa Organiza Komitato. Aparte pozitiva fakto estas, ke la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA Sinjoro Adjé Adjévi loĝas en Lomeo, Togolando, kaj povas atingi la urbon Kotonuo relative facile por tie renkonti la beninajn kolegojn kaj aktive partopreni la laboron de KOKo.
Per partnerado kun nordaj Landaj Asocioj la organizantoj esperas, ke po unu reprezentanto de ĉiuj 17 landaj asocioj afrikaj sukcesos atingi la kongresurbon. Okazos tre valora internacia renkontiĝo, kie espereble eksterafrikanoj partoprenos.
(El retejo de UEA)