135 esperantistoj sin enskribis por 7-a Azia Kongreso de Esperanto
Laŭ informo de la retejo de Esperanto-Ligo en Israelo (ELI), ĝis la 29-a de marto de 2013, sin enskribis por la 7-a Azia Kongreso de Esperanto 135 esperantistoj el 25 landoj, inkluzive de Armenio, Ĉeĥio, Ĉinio, Danio, Japanio, Finnlando, Fracio, Germanio, Hungario, Indonezio, Israelo, Italio, Kroatio, Pollando, Svisio kaj Turkio.
Okazos la 7-a Azia Kongreso de Esperanto de la 18-a ĝis la 22-a de aprilo en Jerusalemo, Israelo, kaj la temo estas "Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo".