dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → Plena milo aliĝis al 98a UK, Rejkjaviko, Islando

您是本帖的第 1097 个阅读者
树形 打印
标题:
Plena milo aliĝis al 98a UK, Rejkjaviko, Islando
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Plena milo aliĝis al 98a UK, Rejkjaviko, Islando

图片点击可在新窗口打开查看

(Harpa, la kongresejo de la 98-a UK, ricevis la ĉi-jaran premion "Mies van der Rohe" de Eŭropa Unio por la Nuntempa Arkitekturo. Sur la ponto KKS Clay Magalhães. Foto: Francisco L. Veuthey)

Mil kongresanoj el 55 landoj aliĝis al la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la islanda ĉefurbo Rejkjaviko de la 20-a ĝis la 27-a de julio. La mila kongresano, la veterana esperantisto Hallgrimur Sæmundsson el la kongreslando, estis registrita la 20-an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la kongreso.

图片点击可在新窗口打开查看Kvankam la 98-a UK okazos en Eŭropo, plej multe da kongresanoj liveris tamen Japanio, kiu kun 97 aliĝintoj ĝis nun ankoraŭ povos superi 100, verŝajne kiel la sola lando. Sur la dua loko estas Francio (88) kaj sur la tria Germanio (83). Alte, kiel la kvara, en la statistiko staras Ĉinio kun 59 aliĝoj. En Rejkjaviko ĉeestos eĉ pli da ĉinaj kongresanoj ol pasintjare en Hanojo. La nombro de aziaj aliĝintoj estas ĝis nun 190, t.e. preskaŭ unu el kvin.

Aliaj landoj kun minimume 25 aliĝintoj estas Italio (44), Nederlando (42), Svedio (39), Usono (37), Pollando kaj Rusio (po 35), Finnlando (30), Belgio kaj Brazilo (po 28), Svislando (27), kaj Britio kaj Ĉeĥio (po 25).

Inter la lastatempaj UK-oj, tiu en Rejkjaviko jam superis la finan aliĝnombron de Vankuvero en 1984 (802) kaj de Hanojo en 2012 (866). Al la Havana UK en 2010 aliĝis 1002 kongresanoj. La antaŭa UK en Rejkjaviko, en 1977, havis 1199 aliĝintojn.

(El retejo de UEA)

ip地址已设置保密
2013/6/25 9:47:36

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05078 秒, 4 次数据查询