Karaj geamikoj,
Post la sciigo pri la forpaso de Esti alvenis multaj kondolencaj mesaĝoj de geamikoj kaj konatuloj en la tuta mondo. Simile kiel pasintjare por nia kara Josi, ni kolektas ilin en speciala memorpaĝo, aldonate kelkajn fotojn. Esti, nekredeble ke nun vi ne plu Estas kun ni.
Amri Wandel
Prezidanto de ELI
Mesaĝo de Amri al ELI-listo, kaj al la UEA-listoj (Komitato kaj Landa Agado)
Karaj geamikoj, Ni doloregas la forpason de Esti Sebban, nia kara kaj energiplena amikino kaj fervora s-anino. Longtempe ŝi aktivis kiel estrarano de ELI kaj ĝia reprezentanto en KAEM. Apenaŭ unu jaro post la foriro de Josi, ELI kaj la multaj e-istoj en la tuta mondo kiuj konis kaj amis ŝin perdis plian mirindan personon, ĉiam aktiva, optimisma, helpema, ŝatata de ĉiuj. Post longa lukto la malsano fine venkis, sed preskaŭ ĝis la lasta momento Esti provis kiel eble helpi kaj kontribui, eĉ en la organizado de la Azia Kongreso, en kiu ĉi mendis ĉambron, kiu bedaŭrinde restis malplena, ĉar ŝia sanstato ne plu permesis vojaĝi. Jen parto el ŝia adiaŭa letero al la estraro de ELI, en kiu ŝi agadis dum multaj jaroj:Pro mia sanstato kaj la longa foresto de la kunsidoj mi demisias de la estraro de ELI...Ĉiam post organizado de konferenco [la Azia Kongreso] (kaj mi fieras ke mi respondecas almenaŭ pri ĝia venigo al Israelo) estas sento de falo sed mi estas certa ke ni eltiros la konkludojn kaj pliboniĝos...Adiaŭas kaj ne adiaŭas, brakumon por ĉiuj Esti aŭ ne Esti [vortludo pri ŝia E-karesnomo, "Esti aŭ ne"] kaj nun Esti ne plu Estas kun ni. Se en nia memoro vi ĉiam restas.
El la multaj kondolencaj mesaĝoj mi mencios nur kelkajn.
Skribas Probal Dasgupta, prezidanto de UEA: Mi skribas ne kiel la nuna prezidanto de UEA, sed kiel simpla kongresano, kiu partoprenis la azian kongreson en Bengaluro en 2008 kaj persone konatiĝis tie kun la ege agrabla, amika, sprita, percepta, inteligenta Esti. Kiam poste mi rimarkis ŝian pliaktiviĝon en la azia movada strukturo, mi estis kontenta. Mi estis certa, ke ŝi alportos al la laboroj homan kaj perceptan elementon, profite al la tuta entrepreno disvastigi Esperanton en la multaj aziaj landoj, kie ĝi ne havas firmajn radikojn. (Kaj nun mi scias, ke efektive ŝi faris tion.) Mi tute ne sciis pri ŝia sanstato, kaj tial estas draste konsternita aŭdi, ke ŝi estis malsana, kaj ke ŝi nun forpasis! Se Eran aŭ alia israela esperantisto, kiu konas la familion, transdonos ankaŭ miajn kondolencojn al ŝia familio, mi estos tre danka. Kia perdo! Homoj kun tiu grado de amikemo ne aperas ofte, ĉu en aŭ ekster niaj vicoj!
Gabi Zeevi, estrarano de ELI Por tiuj, kiuj konis ŝin, kaj amis ŝin: kun profunda doloro mi sciigas, ke nia kara amikino, fervora esperantistino, aktiva ano de ELI, KAEM kaj MONA, forpasis hieraŭ post longa sufero. La entombigo estis hodiaŭ. Ŝi estis 50 jara, antaŭ nelonge ni festis ŝian naskiĝtagon en la klubo. Ŝi volis, sed jam ne povis partopreni la kunvenojn en Jerevano kaj Jerusalemo, tamen, ŝi zorgis pli diversaj detaloj en ili, kaj malgraŭ ŝia sanstato ŝi volis helpi telefone kaj letere, - antaŭ nur du monatoj. Ŝi estis fiera pri sia naskiĝlando kaj tradicio, samtempe ŝi radiis varmon, humuron, klopodis semi amikecon inter la diversaj homoj de ĉia origino. Estu ŝia memoro benata.
Jungkee el Koreio, iama prezidanto de KAEM: Via sciigo surprizis min... Kun s-ino Esti el Israelo mi kunlaboris longe kiel KAEM-ano. Profundan kondolencon al ŝiaj familianoj. Kun malĝojo...
Enkhee el Mongolio, nova vicprezidanto de KAEM Kun granda malĝojo ni ricevis tiun nekredeblan informon. Ni sincere kondolencas al ŝia familio kaj israelaj esperantistoj.
Adiaŭ Esti, la unusola reĝino" Funebre, Amri Wandel Prezidanto de ELI