La 98-a Universala Kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita dimanĉon matene, la 21-an julio, en la Rejkjavika kongresejo Harpa. La Alta Protektanto, la islanda prezidento Ólafur Ragnar Grímsson, ĉeestis la inaŭguron kaj legis sian salutmesaĝon, premiitan per forta aplaŭdo. Krom la prezidento, ĉeestis ankaŭ kvar membroj de la Honora Komitato de la UK: ministro pri kulturo Illugi Gunnarsson kaj eksministro pri kulturo Katrin Jakobsdottir, kaj la esperantistoj prof. Sigurður Líndal kaj Baldur Ragnarsson.
Per sia ĉeesto honoris la inaŭguron ankaŭ la ĉina ambasadoro Ma Jisheng, la germana ambasadoro Thomas Meister, la pola aferŝarĝito Lech Mastalerz kaj la rusia aferŝarĝito Aleksej Ŝadskij. Ĉeestis ankaŭ Ulrich Brandenburg, germana ambasadoro en Moskvo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, kaj Ragnar Baldursson, konsilisto en la islanda ambasado en Pekino.
Prezidanto Dasgupta deklaris la 98-an UK malfermita per la oficiala martelo de UEA, ricevita donace en la 33-a UK en la sveda Malmö en 1948.