Okazis dume 18 prelegoj.
Okazis unuhora skajpkunveno sufiĉe bonkvalita kun Germanio, Novjara Renkontiĝo, kun sono kaj bildo, kaj kelkaj interrompoj.
Okazis danco je 31a de decembro kaj nacia vespero kun du muzikgrupoj vendrede la 3an de januaro.
La kongresanoj akceptis rezolucion. La vic-urbestro de Kotonuo partoprenis la solenan ferman ceremonion kaj faris paroladon.
Sukcesa estis la kongreso pro la alveno de multaj partoprenantoj el plej diversaj landoj : Sud-Afriko, Burundo, Kamerunio, Benino, Togolando, Nigherlando, Ebura Bordo, Senegalo, Svedio, Svislando, Haitio, do el 3 kontinentoj.
Sukcesa estis la kongreso pro la fakto, ke la Kongresa Organiza Komitato (KOKo) bonege laboris dum la tuta jaro kaj insensigis sian laboron dum decembro.
Sukcesa estis la kongreso pro la fakto, ke diversaj kongresanoj proponis programerojn, faris valorajn sugestojn, kontribuis, helpis, en frateca etoso.
Sukcesa estis la kongreso pro la bona laboro de ĉiuj kongresanoj en la verkado de la kongresa rezolucio.
Sukcesa estis la kongreso pro la fruktodonaj laborkunsidoj de la Afrika Komisiono, kies membroj povis unuan fojon fizike konatiĝi kaj interparoli.
Sukcesa estis la kongreso pro la alta nivelo de la kultura vespero, dum kiu prezentis sin du muzik- kaj dancgrupoj ; la kongresanoj vigle dancis laŭ afrikecaj ritmoj.
Sukcesa estis la kongreso pro okazigo de sesio de Internaciaj movadaj ekzamenoj de ILEI.
( el " KOTONA GAZETO ")