La 18an de decembro en Teknika Lernejo de Wuxi, pli ol 20 junaj esperantistoj faris unu-horan babiladon kun sinjoro Claude Labetaa el Francio.
La lernantoj estas 11-jaraj kaj lernas en elementa lernejo. Ili havis kelkajn demandojn pri Esperanto en Francio, esperanta aplikado, esperanta movado k.t.p. La demandoj ricevis bonan respondon dum la babilado.
Sinjoro Claude Labetaa estas 66-jara viro, eksinstruisto pri fiziko kaj kemio en liceo, kaj eklernis Esperanton en 2004. Li diris, " Mi nun estas unu el la gvidantoj de la Perigorda Esperantista Grupo. Mi gvidas kursojn por plenkreskuloj kaj malkovrigas Esperanton al gejunuloj el bazlernejoj kadre de 'cxirkauxlernejaj agadoj'.En kelkaj jaroj mi sukcese trapasis eo-ekzamenojn B1, B2, C1 kaj provas plu progresi."