kaj antaueniru senhalte
parolado en la celebra ceremonio por la dudekjara datreveno de la fondiĝo de shandong_a esperanto_asocio
estimataj gvidantoj
karaj gesamideanoj :
saluton !
hodiaŭ estas la tago ĝojinda de la celebra ceremonio de la dudekjara datreveno de la fondiĝo de shandong_a esperanto_asocio , mi tre ĝojas ke ni kunvenas ĉi tie por tiu memorinda afero . mi elkore dankas vin , ĉiujn ĉeestantojn en la nomo de shandong_a esperanto_asocio .
koran dankon !
antaŭ pli ol 119 jaroj , nia majstra sinjoro lazaro ludoviko zamenhof publikis la internacian lingvon esperanto , ekde tiu tempo , esperanto- movado disvastiĝis rapide en la tuta mondo . do, kial doktoro zamenhof kreis esperanton ? kial esperanto povas disvastiĝi rapide en la homaro ? Ĉar ,laŭ mia opinio , la interna idealo de esperanto korespondas al la volo de ĉiuj homoj kiuj amas la pacon , amikecon , komunikon kaj interfluon inter diversaj popolanoj . la lingvo esperanto respondas al la bezono por la interkompreno inter homoj , ĝi estas la plej bona komunikilo inter popolanoj , ĝi estas simbolo de espero , paco , amikeco kaj amo de la homaro . Ĉiuj homoj estas egalaj antaŭ aliaj , kiam ili parolas esperante .kiel sinjoro zamenhof diris en la unua kongreso de esperanto okazigita en francio en la jaro 1905 : ‘ en la plej malproksima antikveco , kiu jam de longe elviŝiĝis la memoro de la homaro kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton , la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian . fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo , fratoj , kiuj havis ĉiuj egalajn ideojn , egalan dion en siaj koroj , fratoj , kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio , --- tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj , disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn , kaj inter ili komenciĝis eterna milito . en la daŭro de multaj miljaroj , en la daŭro de la tuta tempo , kiun la homa historio memoras , tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si , kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla . profetoj kaj poetoj revadis pri la tre malproksima nebula tempo , en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion ;sed tio ĉi estis nur revo . oni parolis pri tio , kiel pri la dolĉa fantazio , sed neniu prenis ĝin serioze , neniu kredis pri ĝi .
kaj nun la unua fojon , la revo de miljaroj komencas realiĝi . en la malgrandan urbon de la francan marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj , kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde , sed ili komprenas unu alian , ili parolas unu kun la alia kiel fratoj , kiel membroj de unu nacio . ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu alian ; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia ! tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj , kiu havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono , por lerni fremdajn lingvojn --- ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo , ne per sia kapo ; sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiuj partoprenantoj , nin facile komprenas ĉiu , kiu nur deziras nin kompreni , kaj ne malriĉeco , nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj . tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura , ofenda kaj maljusta , ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio , parolas lian lingvon , hontigante la sian , balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata ; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala , ni ĉiuj estas plene egalrajtaj ; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio , kil membroj de unu familio , kaj la unuan fojon en la homa historio ni , membroj de la plej malsamaj popoloj , staras unu apud alia ne kiel fremduloj , ne kiel konkurantoj , sed kiel fratoj , kiuj , ne altrudante unu al alia sian lingvon , komprenas sin reciproke , ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta , amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hiposrite , kiel alinaciano al alinaciano , sed sincere , kiel homo al homo . ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago , ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de bulonjo – sur – maro kunvenis ne francoj kun angloj , ne rusoj kun poloj , sed homoj kun homoj . banata estu la tago , kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj! ...
ni kunvenis hodiaŭ , por montri al la mondo , per faktoj nerefuteblaj , tion , kion la mondo ĝis nun ne volis kredi . ni montros al la mondo , ke reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla ...’
jen tio ankaŭ estas la signifo de nia esperantista kunveno .
la idealo de doktoro zamenhof realiĝas iom post iom .
pro tio ke esperanto estas bona komunikilo inter popolanoj de diversaj nacioj de la mondo , esperanto venis tre rapide en Ĉinion kaj estis bonvenigata de ĉinaj bonkoraj homoj . antaŭ pli ol cent jaroj , progresaj personoj de Ĉinio eklernis kaj uzis esperanton. Ĉiuj veraj esperantistoj faris grandajn kontribuojn al la disvastigo de la lingvo , eĉ iuj oferis sian tutan vivon por esperanto- movado .
en nia provinco , la historio de e-movado komenciĝis ekde la dudeka jardeko . laŭ mia nekompleta kolekto de materialoj pri esperanto- movado en shandong provinco , sinjoro yu daoquan devas esti la unua esperantisto de nia provinceo. li eklernis esperanton en la jaro 1922 kaj fariĝis la delegito de uea en jinan . tiam li ofte korespondis en esperanto kun esperantistoj de aliaj landoj , li ankoraŭ invitis faman japanan esperantiston fari paroladon en la publika kunveno propaganta esperanton . poste , en qindao , zaozhuang , gubernio huang aperadis sekve esperantaj aktivadoj . en tiama shandong-a universitato , kelkaj esperantistoj kunvenis ofte kaj tradukis artikolojn el esperantaj revuoj kaj publikigis la tradukaĵojn en la ĵurnalo; en gubernio huang , nia estimata sinjoro ding fangming lernis esperanton en la mezgrada lernejo , kaj en tiu lernejo estis grupo por propagandi kaj studi esperanton , en la grupo estis tre bonaj esperantistoj , ili lernis kaj uzis esperanton , ĝis nun ni povas ankoraŭ legi kelkajn paĝojn de la ĵurnalo skribitaj en esperanto de tiuj veteranaj esperantistoj.
dum la kvindeka jardeko , en nia provinco laboris tre elstara esperantisto kies nomo estas yue jiaxuan . sinjoro yue jiaxuan estis tre fama esperantisto en la historio de esperanto – movado de Ĉinio . kiam li estis juna, li eklaboris en shanghai –a esperanto – asocio , li estis laborema kaj diligente , sindone laboris por esperanto dum multaj jaroj . li estis laŭdita de ĉiuj siaj esperantistaj kologoj . post la jaro 1950 , li venis en shandong provinco kaj li laboris en la xinhua librejo ; li amas esperanton kaj tradukis kelkajn gravajn artikolojn de mao zedong (< pri la unuiĝa registaro > kaj aliajn verkojn ) kaj kontribuis multe al e- movado .
post la liberiĝo de la tuta lando , sub la subteno de la registaro , esperanto – movado vigliĝas kaj progresiĝas , Ĉel fondiĝis en pekino kaj esperanta gazeto ‘ el popola Ĉinio ’ publikiĝis . esperanto – movado viglis en Ĉinio , sed bedaŭrinde en nia provinco , mi ne trovis la informon pri esperanto – movado dum tiu periodo .
e- movado en nia provinco revigliĝis ekde la fino de la tiel nomata ‘ granda kultura revolucio ’. en la jaro 1979 post la dua tutlanda kunveno de esperanta laboro , iuj gejunuloj eklernis esperanton kaj aktivadis en jinan , qindao , yantai , zaozhuang , linyi kaj aliaj lokoj de nia provinco . en oktobro de la jaro 1982 , la unua esperanto – kurso funkciis en shandong-a universitato , kaj iom post iom lernantoj de esperanto kunvenis kaj organiziĝis, e- movado funkciiĝis . la 4-a de aprilo 1984 , la prepara komitato de shandong – a esperanto – asocio fondiĝis en jinan kaj la 28-a de junio 1986 , nia asocio fondiĝis oficiale en la normala instituto de shandong . esperanto – movado de shandong provinco eniris en la novan etapon .
post la fondiĝo de nia asocio , niaj esperantaj aktivadoj estas subtenataj , organizataj kaj viglaj . la laboro de esperanto faris kontribuon al la socialisma konstruo de nia provinco .
en la jaro1989 , esperantistoj de nia provinco kunlaboris kune kun fama pola ĵurnalisto, esperantisto , sinjoro roman por esperantaj filmoj , kiel « la progreso de la urbo taishan> , < la kamparanoj liberiĝitaj > kaj aliaj , por la inaŭguro de la filmoj en la pola televido , esperantistoj de nia provinco iris en polujon .
en la jaro 1992 , ni bone kunlaboris kun Ĉel kaj qingdao-a esperanto – asocio por la 5-a pacifika kongreso de esperanto , kiu okazis en qingdao . tiu kongreso sukcesis kaj donis bonan impreson al ĉiuj partoprenantoj .
ekde la jaro 1992 , pro sukcesa instruado de esperanto kaj konsiloj de nia asocio , en shandong provinco , la buroo de personaj aferoj de shandong provinco ekkonsentis ke la lingvo esperanto povas esti unu lingvo de ekzamenoj por promocio de titoloj de profesio de laborantoj . tio estas la unua fojo en la tuta lando , tio stimulas la lernadon de esperanto en nia provinco kaj multe kuraĝigis esperantistojn de aliaj provincoj . tio rilatas la instruadon de esperanto , ĉar en nia provinco, la instruado de esperanto daŭre funkcias pli ol dudek jaroj en shandong- a universitato kaj en aliaj superaj lernejoj .
en la jaro 1999 dum la 4-a tutlanda kongreso de esperanto , liu xiaojun , instruisto de esperanto en shandong-a universitato ricevis la premion de instruado de esperanto pro lia pli ol dekjara instruado de esperanto . tio estas la unua fojo en Ĉinio .