Vojaĝo al kuniĝo
Vojaĝo al kuniĝo Erotika originala romano kies intrigo disvolviĝas parte en Esperantujo. Amo ne venas facile al Rikardo, multe malpli facile ol okazoj por amoro. Li amikiĝas kun pluraj knabinoj, sed la rilatoj - en la plej multaj kazoj puŝataj kaj turmentataj de lia preskaŭ nehaltigebla seksavido - neniam daŭras tre longe. Li serĉas ankaŭ en Esperantujo, kaj en eksterlando, kie liaj seksaj aventuroj kondukas lin eĉ en leĝajn implikiĝojn. Ĉu li fine trovos la ĝustan knabinon, kiu feliĉigos lin? La eksplicitaj priskriboj de seksumado ŝokos kelkajn legantojn, sed ili ne estas senmotivaj en romano, kies ĉefaj temoj estas sekso kaj pornografio. |