(Detlev Blanke) Dua, reviziita eldono.
Iam, la movadanoj en la orienteŭropaj socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava? Legu pli...
|
(Hermann Hesse)
En la jaro 1919, la germana-svisa verkisto kaj posta nobelpremiito Hermann Hesse (1877 – 1962) publikigis sian parte aŭtobiografian romanon Demian sub la pseŭdonimo Emil Sinclair (Sinkler). Ĝi estas romano pri la ofte komplika vojo de junuloj al sintrovo aŭ memrekono, antaŭ ĉio de tiuj junuloj kiuj, kiel Hesse mem, kiel adoleskuloj sentis sin pli soluloj ol partoj de grupoj de samaĝuloj. Kultromano kaj unu el la plej gravaj verkoj de Hermann Hesse kaj de la germana literaturo. Legu pli... | <script type="text/javascript"></script><script src="http://pagead2.googlesyndication.com/pagead/show_ads.js" type="text/javascript"></script><iframe name="google_ads_frame" marginwidth="0" marginheight="0" src="http://pagead2.googlesyndication.com/pagead/ads?client=ca-pub-4960976156218527&dt=1201599018470&lmt=1201114642&format=120x600_as&output=html&correlator=1201599018455&channel=8217390481&url=http%3A%2F%2Fwww.librejo.com%2Findex.html&color_bg=000000&color_text=CCCCCC&color_link=99C9FF&color_url=E1771E&color_border=000000&ad_type=text_image&ref=http%3A%2F%2Fwww.librejo.com%2Fbeletra-almanako%2Fba1%2Fbeletra-almanako-ba-1.html&cc=547&ga_vid=1303420529.1201599018&ga_sid=1201599018&ga_hid=2011728799&flash=9&u_h=900&u_w=1440&u_ah=870&u_aw=1440&u_cd=32&u_tz=480&u_his=2&u_java=true" frameborder="0" width="120" scrolling="no" height="600" allowtransparency="allowtransparency"></iframe> |
Halldór Kiljan Laxness (1902-1998) estis la plej elstara inter islandaj verkistoj en la 20-a jarcento. Li verkis dek tri grandajn romanojn kaj kvin dramojn, multajn novelojn kaj eseojn kaj rememorajn librojn. Liaj verkoj estas tradukitaj en 43 lingvojn, kaj jen aldoniĝas traduko de unu el liaj grandaj romanoj, Sendependaj homoj, en Esperanton. Legu pli... | de Rubén Gallego Tradukis Kalle Kniivilä
Aŭtobiografia romano de handikapito pri lia vivo en orfejoj en Sovetio.
En 2003 Rubén Gallego ricevis la rusan Booker-premion por la verko Blanko sur nigro. La membiografia romano estas verkita ruse, spite la hispanan nomon de la aŭtoro.
Legu pli...
|
de János Arany. Tradukis: Márton FejesToldi estas epika poemo (unue eldonita en 1847) de la granda hungara poeto János Arany (1817–1882), samtempulo kaj amiko de Sándor Petőfi... Legu pli... |
|
(en alfabeta ordo laŭ familiaj nomoj de la aŭtoroj): |
Becker, Ulrich: Ĉiuj dioj estas for... Novjorkaj Poemoj.
La plurfoja laŭreato de Belartaj Konkursoj, aŭtoro de la originala novelaro "La Aĵoj kaj la Sezonoj", kun sia poemaro pri sia vivo en Novjorko/Usono. | Céline, Louis-Ferdinand:
Vojaĝo ĝis noktofino. Klasika franca kontraŭmilita romano de anarkiema kuracisto. Majstre tradukita de Ĵak Le Puil, Armela LeQuint. | Chamisso, Adelberto de: La mirindaj aventuroj de Petro Schlemihl (Ŝlemilo)
La homo kiu perdis sian ombron, kaj vendis ĝin al la diablo kontraŭ neelĉerpebla monujo. Ĉu li sukcesis per tio ankaŭ aĉeti al si eternan feliĉon, pri tio legu en la libro mem. |
Dahlenburg, Till-Dietrich: Pli lume la mallumo zumas... (Stilfiguroj en la poezio de Esperanto)
Moderna vortaro de tropoj (stilfiguroj) en la poezio de Esperanto, kun difinoj kaj multaj ekzemploj el al pli ol 100-jara historio. | Defoe, Daniel: Robinsono Kruso (koncizigita)
Ilustrita traduko de la koncizigita angla eldono de la mondfama romano. El la unuaj jaroj de la usona movado. | Goethe, J. W. von:
Faŭsto (I kaj II - kompleta eldono) Unu el la plej gigantaj verkoj de la mondliteraturo - en elstara Esperanto - sur 568 paĝoj. Majstre tradukis Karl Schulze. |
Mann, Thomas : Lotte en Weimar. La Nobel-premiita germana verkisto Thomas Mann skribis en "Lotte ein Weimar" sian plej personan kaj eble plej ambician romanon. Trad. Karl Schulze. | Mao Zifu: kantoj de anteo (Originala Poemaro) Kantoj de Anteo estas moderna poemaro de paralizita juna viro en Ĉinio. | Marx, Karl (Karlo Markso): La interna milito en Francio 1871 (La Pariza Komunumo) Politika eseo pri unue el la gravaj eventoj de la laborista historio. Tradukis Vilhelmo Lutermano. |
Radiguet, Raymond: Kun diablo en la korpo. La skandalo pri tiu libro kaj la frua morto de la aŭtoro faris el tiu romano kvazaŭ miton. Amromano enklasika stilo. Trad. Michel Duc Goninaz. | Sammut, Frans:
La Malta Revo.
Mikiel Anton Vassalli (1764 ? 1829), la heroo de la romano, estis malta verkisto kaj lingvisto kaj "La Patro de la Malta Lingvo". Trad. Carmel Mallia. | Schiller, Friedrich :
La Rabistoj.
Tiu ĉi Esperanto-klasikaĵo, tradukita de Zamenhof, apartenas al la lingva trezoro de la unuaj jaroj de la movado. Tekston de la eldono de 1928. |
Strindberg, August:
Insulanoj de Hemsö. Romano de la mondfama sveda verkisto, tradukita de la konata Esperanta aŭtoro kaj tradukisto Sten Johansson. | Tolstoj, Aleksej:
Princo Serebrjanij. Unu el la ĉefaj tradukoj el la unuaj jaroj de la movado: Ivano la Terura, Boriso Godunov, la tempo de bojaroj kaj kozakoj... | |
© Mondial, 2007 |