dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 邮购世界语书刊、光碟等
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语书刊服务区书刊服务 Libro-servo → Nia libroproduktado en 2007

您是本帖的第 2630 个阅读者
树形 打印
标题:
Nia libroproduktado en 2007
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Nia libroproduktado en 2007

Ĉi tiu teksto aperis en la februara kajero de La Ondo. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2008, №2) kaj la nomon de la aŭtoro (Aleksander Korĵenkov).


Nia libroproduktado en 2007

Tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov

Ĉiujarajn statistikojn pri la libroproduktado La Ondo de Esperanto reprenis en 1991 de Hungara Vivo, plu ĉerpante informojn el la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉar ne ĉiu eldonita libro estas vendata de UEA kaj ĉar ne nur freŝe eldonitajn librojn ĝi ekvendas, ni aperigas ne nur jartabelojn, sed ankaŭ resumajn tabelojn, kiuj estas pli reprezentaj.

Ordinare ni donas komentojn por la tabelo, sed ofte ili estas ripetataj (same kiel la supra frazo), kaj ĉi-jare la komentoj estas pli mallongaj ol kutime.

En la pasinta jaro surmerkatiĝis 184 libroj, iom malpli ol averaĝe, tamen ili estis pli ampleksaj, kaj la paĝosumo (31 mil 183 paĝoj) estas la plej granda post 2001. Antaŭ 30 jaroj, en 1977, aperis (= “laste aperis”) 147 libroj sur 16 mil 897 paĝoj.
 
 
Sume aŭ averaĝe*
2001
2002
2003
2004
2005
2006
2007
Nombro de libroj en/pri Esperanto
2107
222
174
224
183
159
204
184
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
251.276
31.520
26.451
28.424
27.295
23.780
30.078
31.183
Nombro de la eldonintoj
650
109
95
133
103
87
114
93
Averaĝa paĝonombro de unu libro
*120.3
142
152
127
149
149
147
169
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
*8,22
11,2
11.6
10.3
10.8
12,7
11.7
12.0
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri E-to
296
32
43
42
25
19
32
36
Originala beletro
258
21
18
24
21
14
23
23
Traduka beletro
458
57
18
32
45
40
35
36
Planlingvistiko kaj esperantologio
229
26
19
15
13
22
21
21
Esperanto (historio, kulturo, movado)
241
21
42
33
32
27
29
28
Politiko, historio, filozofio
166
22
11
28
21
22
29
13
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
182
17
8
16
10
4
10
8
Religio
105
6
10
17
6
6
13
9
Aliaj temoj
172
20
4
17
10
5
12
10

Ĉar en 2007 en Laste aperis mankis pliaj represoj de diverstemaj franclingvaj artikoloj de Edmond Privat, eldonejo de Tomasz Chmielik Libro-Mondo (kaj Arĥivaro Edmond Privat) ne plu estas en la jar-listo, sed oni scias, ke Chmielik daŭrigas sian represo-projekton, kaj eble la roterdama libroservo mendos tiajn represojn en 2008. Ni vidos…

En la eldoneja listo plej supras slovaka esperantisto Stano Marček, kiu eldonis 11 diverslingvajn versiojn de sia rekta-metoda lernolibro.
 
2007. Libroj  2007. Paĝoj 
Stano Marček (Slovakio)11Impeto2057
FEL (Belgio)10KAVA-PECH1811
Impeto (Ruslando)10Helmut Buske (Germanio)1677
Mondial (Usono)
9
FEL1579
UEA (Nederlando)
8
Mondial1464
André Cherpillod (Francio)
6
JEI (Japanio)1454
Edition Iltis (Germanio)
5
Sezonoj1296
Sezonoj (Ruslando)
5
Stano Marček 1250
Bero (Nederlando)
4
UEA1190
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
4
Edistudio (Italio)1154

En la resuma listo por 17 jaroj restis la samaj eldonejoj, kaj ene de ĝi Impeto kaj Bero iom plialtiĝis. Ĉar Ĉina Esperanto-Eldonejo de kelkaj jaroj eldonas nenion, eventuale Edition Iltis venontjare okupos ĝian lokon en la unua landodeko. Tamen nur kvin eldonejoj aperigas averaĝe almenaŭ unu libron ĉiusezone (t.e. 68 librojn dum 17 jaroj).
 
1991–2007. Libroj 1991–2007. Paĝoj 
Libro-Mondo (Pollando)127Libro-Mondo16587
UEA125UEA14455
FEL
92
FEL14306
Fonto (Brazilo)
76
Arĥivaro Edmond Privat (Svislando)12553
Sezonoj
70
Ludovikito (Japanio)12085
Impeto
62
Fonto11942
KAVA-PECH
58
Sezonoj11514
Bero
55
KAVA-PECH11052
Arizona Stelo (Usono
52
ĈEE10161
ĈEE (Ĉinio)
51
Impeto
9707

Entute, Esperanto-librojn oni laste eldonis en 30 landoj.
 
2007. Libroj 2007. Paĝoj
Francio23Ruslando3790
Ruslando19Germanio2825
Nederlando18Japanio2560
Slovakio14Nederlando2371
Germanio13Ĉeĥio1974
Japanio12Belgio1826
Belgio11Italio1789
Brazilo
9
Brazilo1727
Usono
9
Francio1688
Italio
7
Svislando1664

Sume, Germanio kaj Francio plu restas supre en la landolisto. Danke al Impeto, Sezonoj kaj ACT, Ruslando (kiel prognozite antaŭ unu jaro) devancis Brazilon, kaj Belgio anstataŭis Hungarion en la deka loko.
 
1991–2007. Libroj1991–2007. Paĝoj
Germanio322Germanio40425
Francio302Francio35967
Pollando279Japanio32899
Nederlando242Pollando32047
Ruslando202Ruslando29934
Brazilo193Brazilo27327
Japanio174Nederlando25911
Usono156Svislando21482
Italio137Italio19461
Belgio126Hungario18504

La supra revuo respondas al la demando pri kvanto. Volonte ni aperigus resumon pri beletraĵoj de la jaro, sed la libroservo de UEA, ne nia redakcio, ricevas la librojn.

La Ondo de Esperanto, 2008, №2.

ip地址已设置保密
2008/2/10 0:43:37

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 3 次数据查询