dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 邮购世界语书刊、光碟等
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语书刊服务区书刊服务 Libro-servo → Sen lim' gxis... - duoble unu!

您是本帖的第 1934 个阅读者
树形 打印
标题:
Sen lim' gxis... - duoble unu!
kanglong
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:984
积分:7445
门派:绿色
注册:2006年7月19日
楼主
 用支付宝给kanglong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给kanglong

发贴心情
Sen lim' gxis... - duoble unu!
Sen lim' gxis... - duoble unu!
==============================

Per tiu cxi unua KD la kompanio "Duoble Unu" invitas vin dauxrigi la vojagxojn helpe de originalaj muziktitoloj, kiuj ampleksas diversajn muzikgxenrojn de la infankanto gxis la engagxita kanzono, kun muzika vasto, kiu revekigas en auxskultantoj la sentojn, memorojn kaj notojn el la tuta mondo!

Kiel en la koncertoj de "Tra la Mondo" (popolaj kanzonoj en 18 lingvoj), cxiu kanto havas sian propran universon. Sursceneje tiu diverseco estas tamen perita nur de du personoj, danke al la redono kaj uzado de perkutiletoj, kiuj kompletigas la akordionon, gitaron kaj kantadon. Surdiske la diversaj muzikaj koloroj estas substrekataj pere de niaj muzikaj amikoj : 30 el ili partoprenis en la produktado de la kodisko!

Cxio estis hejme registrita kaj la rezulto estas tiel bona kiel cxe profesia laboro, danke al multaj laboraj horoj de Patrik pri la miksado kaj aliaj komputikaj aferoj, kaj ankaux dank'al la "masterigado" fare de "Globe Audio Studio", en Bordozo, kun kiu kutimas labori Vinilkosmo.

La stiloj kaj temoj estas diversaj (afrika popolmuziko, roko, baladoj, itala muziko, jxazo, ktp...) pri infanoj: la alfabeto, krudeco al infanoj, akvopolucio, profitfarado kaj pri media rubo ktp... Cxiuj tekstoj kaj muzikajxoj estas verkitajx de Patrik Delabi kaj de Fransuxaz' Rochette.

Cxar tio estas «KD ekstra» (KD kun kromajxoj), vi trovos ene, legeblajn per komputilo : bildrakonton laux unu el la kanzonoj, fotaron, karaokeajn versiojn de du kanzonoj, tekstojn kaj kelkajn partiturojn.

Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi:
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd91&lng=e

Kaj ne forgesu tiun pagxon de Vinilkosmo: http://www.myspace.com/vinilkosmo

VINILKOSMO
Esperanto-Muzik-Prod., FR-31450Donneville, Francio
http://www.vinilkosmo.com
ip地址已设置保密
2008/2/28 11:49:28

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询