Komunikilo de KDPR urĝas efektivigon de Deklaracio de Panmunjom
Rodong Sinmun, la ŝtata komunikilo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), merkrede publikigis subskribitan komenton, dirante, ke la Deklaracio de Panmunjom inter la KDPR kaj Sud-Koreio estas la plej reala kaj racia komuna programo de la nacio. La artikolo vokis al ĉiuj rilataj partioj akceli efektivigon de la deklaracio. Ĝi ankaŭ kritikis konservativajn fortojn de Sud-Koreio kaj Usonon pri starigo de obstakloj al efektivigo de la deklaracio.