Palestina prezidento Mahmoud Abbas merkrede refoje vokis okazigi internacian konferencon pri la paco inter Palestino kaj Israelo kaj establi internacian multflankan mekanismon por trakti palestina-israelan konflikton.
Abbas faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun Bakir Izetbegović, deĵoranta prezidanto de la estraro de Bosnio-Hercegovino en la cisjordania urbo Ramallah. Abbas diris poste en komuna gazetara konferenco, ke usonaj decidoj koncernaj al la demendoj de Jerusalemo kaj palestinaj rifuĝintoj kaŭzis detruan influon al la palestina-israela pacprocezo, kaj ke Usono jam fariĝas partia mediacianto
Abbas diris ankaŭ, ke la palestina flanko ripetas sian februaran alvokon en la Sekureca Konsilio de la UN, petante okazigi internacian konferencon pri la paco inter Palestino kaj Israelo kaj establi internacian multflankan mekanismon por efektivigi la du-ŝtatan solvon, realigi la liberecon kaj sendependecon de la palestina popolo kaj fondi la palestinan ŝtaton surbaze de la landlimoj de 1967 kaj kun Orient-Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo.