Usono: Korea Duoninsulo devas realigi sennukleigon antaŭ ol deklari finon de milito
Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, Heather Nauert, diris merkrede, ke la Korea Duoninsulo devas unue realigi sennukleigon antaŭ publikigo de deklaracio pri fino de la milito.
Iu raportisto demandis, ĉu serio da interkonsentoj atingitaj dum la singapura renkontiĝo de gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) inkluzivas publikigon de deklaracio pri fino de la milito. Nauert respondis, ke ŝi ne scias pri tio, tamen la usona flanko opinias, ke sennukleigo de la Korea Duoninsulo devas esti pli frua ol aliaj ĉeneroj, inkluzive de la publikigo de deklaracio pri fino de la milito, kaj tio ĉiam estas parto de la usona politiko al la KDPR.