Ĵaŭde en Ĝenevo, speciala sendito de la UN por Sirio, Staffan de Mistura, urĝis ĉiujn rilatajn partiojn preni rimedojn por eviti eskladon de milita operaco en la siria provinco Idlib, kaj malfermi humanitarajn koridorojn por sekura evakuo de lokaj civiluloj el la regiono.
De Mistura diris en gazetara konferenco, ke la UN konfirmis, ke en la regiono Idlib estas proksimume 10 000 membroj de terorismaj grupoj kaj iliaj familianoj, kaj la nombro de civiluloj kalkuliĝas al 2,9 milionoj, kaj 2,1 milionoj el ili urĝe bezonas humanitaran helpon. Li diris, ke multaj opiniis, ke la siria konflikto baldaŭ finiĝos post la sepjara daŭro, tamen se refoje okazos grandskala milita operaco kun morto de granda nombro da civiluloj, estos tragika satiro.
Ankaŭ generala sekretario de la UN Antonio Guterres publikigis deklaron, esperimante sian profundan maltrankvilon pri eventuala milita operaco en la regiono. Li urĝis ĉiujn rilatajn partiojn sin deteni de agoj, kiuj povas estigi humanitaran katastrofon.