Xi diris, ke Ĉinio gratulas Somalion pro la nova progreso en la paca rekonstruado, subtenos plu same kiel antaŭe la somalian registaron en antaŭenigo de la politika procezo, akcelo de socia repacigo kaj altigo de la kapablo de regado kaj apogas ĝiajn klopodojn por konservado de suvereneco, sekureco kaj teritoria integreco. Li aldonis, ke la du flankoj devas plifortigi kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj la Forumo de Ĉina-Araba Kunlaboro.
Mohamed diris, ke la somalia registaro kaj la somalia popolo respektas la ĉinan registaron kaj la ĉinan popolon, dankas Ĉinion por la longtempa valora helpo, admiras la grandan atingon de Ĉinio en reformo kaj pordmalfermo kaj volas lerni la sperton de Ĉinio en disvolvado.