La unuan de septembro, en la Granda Halo de Popolo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la sejŝela prezidento Danny Faure.
Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio kaj Sejŝeloj havas tradician amikecon inter si, kaj la du landoj ĉiam estas fidelaj ĉe sincereco, amikeco, egaleco, kaj ĉe unuanima kunlaboro kaj komuna evoluigado, kaj ke Ĉinio komprenas tion, ke Sejŝeloj alfrontas diversaj defioj kiel malgranda insullando, kaj Ĉinio volas kune kun Sejŝeloj plifortigi la sud-sudan kunlaboron, kaj la kunlaboron en agado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo kaj en konstruado de "Zono kaj Vojo".
Faure diris, ke Sejŝeloj kaj Ĉinio havas tradician amikecon inter si kaj la dulandaj rilatoj solidiĝas tago post tago, Sejŝeloj rigardas Ĉinion kiel gravan kunlaboran partneron, dankas Ĉinion pro ĝia delonge valora helpado, kaj volas kune kun Ĉinio plifortigi interŝanĝon pri politika regado, fari kunkonstruadon de "Zono kaj Vojo", disvolvi pli da duflanka kunlaboro, kaj fine movi la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.
Post la intervidiĝo la dulandaj ŝtatestroj ĉeestis la subskribon de dokumentoj pri duflanka kunlaboro.