Tri landoj okazigos al si pintkonferencon por la siria problemo
La 31an de aŭgusto Dmitri Peskov, novaĵa sekretario de rusa prezidento, diris, ke Rusio, Turkio kaj Irano okazigos al si pintkonferencon por la siria problemo en la 7a de septembro en Tehrano.
La novaĵagentejo Tass, citante vortojn de Peskov, raportis, ke Rusio ricevis la informon de Irano okazigi pintkonferencon en Tehrano, kaj nun preparas sin por tio.
Peskov diris, ke la trilandaj prezidentoj ĉeestos la pintkonferencon, kaj la rusa prezidento Putin kaj la turka prezidento Erdogan tiam renkontos sin solaj por fari diskuton pri "regulaj demandoj".